Pirogo
El Vikipedio
Pirogo estas simpla tradicia boato. Pirogo estas trunkoboato, kies flankoj estis plialtigitaj per aldonitaj bretoj. Tiaj boatoj ekzistis kaj daŭre ekzistas en la plej diversaj partoj de la mondo.
Enhavo |
Etimologio [redakti]
Piroge en Madagaskaro.
La vorto pirogo devenas de la franca pirogue [pirog'], kiu devenas de la hispan-kariba piragua.
Uzo [redakti]
Famaj estas ĉefe grandaj militpirogoj de la sudmaraj insulanoj, kiuj transportis ĝis 40 batalantojn kaj estis antaŭenpuŝitaj per korformaj pagajoj.
Per pirogoj homoj vojaĝis longdistance. Tiel oni supozas, ke Madagaskaron atingis sidlantoj per pirogoj el Indonezio kaj Borneo antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj.
