Samuel Edward Cook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Edward Cook
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1787 (1787-01-01)
Morto 11-an de januaro 1856 (1856-01-11) (69-jaraĝa)
Okupo
Okupo verkisto • mararmea oficiro
vdr

Samuel Edward COOK (Newton Hall, Northumberland, 1787 - samloke, 11a de Januaro 1856) estis angla verkisto kaj militisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1840, li alinomis sin Widdrington, por akiri heredon el la patrina familio. Li militservis en la Reĝa Ŝiparmeo, helpis en Lisbono la portugalan reĝon Johano la 4-a,[1] kaj loĝis kelkajn jarojn en Hispanio, kie verkis Sketches in Spain dum la jaroj 1829-1832 (Londono, 1834), kaj Spain and the Spaniards en 1843, do jam laŭ la nomo Widdrington (Londono, 1844).[2] En 1842 li estis elektita Fellow de la Reĝa Societo de Londono.[3]

Li servis kiel High Sheriff de Northumberland en 1854.[4] Li mortis hejme, en Newton Hall, Northumberland, en Januaro 1856 kaj estis sukcedita en la bienposedo fare de sia nevo, Shalcross Fitzherbert Jacson, kiu prenis la nomon Widdrington.[2]

La nomo Widdringtonia estis donita al genro de afrikaj koniferecaj arboj en la familio Cupressaceae (Cipresacoj) fare de la aŭstra botanikisto Stephan Endlicher kiel omaĝo al la granda intereso montrita de Cook en Hispaniaj koniferaj arbaroj, pri kiuj li estis la unua kiu priskribis ilin detale kaj science. Fakte en 1831 li kolektis ekzempleron de Blua pigo, kiun li priskribis - tiam konata nur el Orienta Azio - en suda Hispanio, kiu poste ricevis statuson de specio kun la nomo Iberia blua pigo kaj la scienca nomo Cyanopica cooki liahonore [5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eduardo de Juana, "Cook / Widdrington, el marino naturalista que descubrió el rabilargo ibérico", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝoj 14-17.
  2. 2,0 2,1 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Widdrington, Barons". Encyclopædia Britannica. Vol. 28 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 620.
  3. Library and Archive Catalogue. Royal Society. Alirita 26a de Aŭgusto 2011. [rompita ligilo]
  4. "No. 21517". The London Gazette. 31a de Januaro 1854. p. 265.
  5. John Gould's Birds of Europe

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Samuel Edward Cook en la angla Vikipedio.