Samuel Fritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Fritz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1654 (1654-04-09)
en Trutnov
Morto 20-an de marto 1725 (1725-03-20) (70-jaraĝa)
en Jeberos
Religio katolikismo vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Samuel Fritz
Profesio
Okupo kartografo • misiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel FRITZ (Trutnov, Bohemio, Ĉeĥio, 9a de aprilo 1654 - Jéberos, Peruo, 20a de marto 1723) estis katolika misiisto kaj kartografo, jezuito de ĉeĥa ŝtataneco kaj germana deveno, kiu esploris amplekse la basenon de la rivero Amazono. Li estis kristanigisto de la Omaŭaoj, kaj starigis ĉirkaŭ 40 misiajn vilaĝojn tiucele. Li devis opozicii la agadon de portugalaj sklavistoj en teritorio postulita de la imperioj de Hispanio (Peruo) kaj Portugalio (Brazilo).

Fritz setliĝis inter omaŭaoj (omajaoj aŭ kambeboj) kaj baldaŭ li prilaboris katekismon en omaŭa lingvo. Tiu popolo postulis protekton kontraŭ la portugalaj sklavistoj, kiuj ekatakis iliajn komunumojn en la 1680-jaroj. Kiam Fritz alvenis tien en 1686, la omaŭaoj loĝis en la insuloj meze de la rivero Amazono, en areo proksimume inter la kunfluejo de la riveroj Amazonoj kaj Napo ĝis la rivero Juruá. Li vizitis 38 domarojn, kaj pasigis po du monatojn en ili, alinomis ilin laŭ nomoj de sanktuloj, konstruis kapelojn kaj baptis ĉefe infanojn. Poste li koncentris indiĝenojn de diversaj komunumoj en nomitaj "jezuitaj reduktoj", inter aliaj kun la celo plej bone defendi sin. Li predikis foja ankaŭ inter jurimagua, aisuare, ibanoma kaj tikuna.

La klopodoj de Fritz estis malhelpitaj ne nur de la agado de la portugalaj sklavistoj, sed ankaŭ​ de la rivalaj portugalaj karmelanoj, en kunteksto en kiu la agado de la diversaj ordenoj de misiistoj akre konfliktis. Finfine la omaŭoj ribelis en 1701, klopode al reveno al siaj tradiciaj komunumoj kaj aliancoj kun portugaloj. Inter 1709 kaj 1710 la konflikto iĝis interlanda milito, dum portugaloj detruis kaj masakris la hispanajn misiojn kaj hispanoj faris same reciproke kontraŭ portugalaj misioj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Samuel Fritz en la hispana Vikipedio.