San Vicente de Alcántara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

San Vicente de Alcántara estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. En tiu suda provinco ĝi situas en la nordokcidenta angulo proksime de Portugalio kaj norde de la provinca ĉefurbo Badajoz (je 67 km), sed iomete pli proksime de la ĉefurbo de la alia ekstremadura provinco, nome Cáceres (je 66 km).

La zono estas konata neoficiale kiel distrikto de los Baldíos.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro laŭ la censo de 2007 estis 5.883 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Supra Mezepoko, oni kredas, ke la eksetlado en tiu zono estis kaŭzita de reloĝado fare de la Ordeno de Alcántara komence de la 15-a jarcento, kiel submunicipo de Valencia de Alcántara.

En 1671, ĝi akiris la juran sendependon el Valencia de Alcántara, kaj la nomon de vilaĝo, post pago al la Krono de 95.000 dukatoj. Krome ĝi akiris la nomon de "San Vicente de la Orden de Alcántara", ĉar tiuj teroj estis konkeritaj de araboj de la 6-a Superulo de tiu Ordeno, D. Vicente García Sánchez en 1221. Komence la vilaĝo havis malgrandan teritorion, sed poste tiu pligrandiĝis en 1836 por la aldono de Piedrabuena kaj Mayorga, kiam San Vicente estis malligita el la jura distrikto de Valencia de Alcántara kaj enmetita en tiun de Alburquerque. Aktuale la teritorio estas de 275,3 km².

La aspekto pro kiu la vilaĝo estas plej konata estas la produktado kaj prilaborado de korko, kies tradicio devenas el 1858, kiam oni malfermis la unuan fabrikon, kaj en tiu agado San Vicente elstaras nune kiel la plej grava centro de Hispanio.

Dum la Hispana Intercivitana Milito okazis bataloj ĉirkaŭ tiu vilaĝo en 1936.

Registaro[redakti | redakti fonton]

La unua demokrata urbestro estis Enrique Santos Herrera, de la Komunista Partio, kaj poste Joaquín Prieto Cruz, senpartia. Sukcedis Antonio Martín Durán de la Socialista Partio (PSOE) kaj de la sama partio Clodoaldo Fernández Nieto ĝis 1987, Gabriel Ramón Mayoral Galavís ĝis 2007 kaj nune Andrés Hernáiz de Sixte (PSOE).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

San Vicente havas en siaj ĉirkaŭaĵoj dolmenojn tre bone konservitajn. La megalita aro de la municipa teritorio de San Vicente de Alcántara konsistas de naŭ dolmenoj kaj formas parton de la grupo de 48 megalitoj konataj aktuale en la okcidento de Ekstremaduro kaj kiu, kronologie, situas inter la 4-a kaj la 3-a jarmiloj a. K. Ili apartenas al la epokoj de la neolitiko kaj ĥalkolitiko.

Kiel artaĵo, elstaras la preĝejo de San Vicente Mártir starigita en la dua duono de la 18-a jarcento sur alia antaŭa. Ĝi estas baroka kun elementoj de la novklasikismo.

Ege interesa estas la antikva ermitejo de Sankta Ana, starigita en 1708, malgranda, sed de interna arkitekturo, ege baroka, kovrita de ornamaj pentraĵoj, kiuj montras kompletan ikonografian bildon de figuroj kaj aliaj temoj, datebla ĉirkaŭ 1760.

Restaĵoj de la antikva monaĥinejo de franciskaninoj konserviĝas en la strato Cantos Molina. Temas pri interna korto duetaĝa, kun grandaj arkoj duoncirklaj kaj klostro, aktuale kulturdomo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lokaj festoj[redakti | redakti fonton]

  • Fajronokto "La Mascarrá" (21-a de januaro)
  • Kermeso de la Virgulino de Mayorga (1-a de majo)
  • Kermeso de la Virgulino de Fátima (semajnfino de la 13a de majo)
  • Kermeso de Sankta Isidro (semajnfino de la 15-a de majo)
  • Kristokorpo
  • Sankta Kristoforo
  • Festoj de la Korko "Sankta Mikaelo" (lasta semajnfino de septembro, kaj la 29-a kiel festo)

Festivaloj Muzikaj[redakti | redakti fonton]

  • La Raya Rock (festivalo de rok- kaj alternativa muzikoj)
  • La Raya Rap (festivalo de hip-hop)
  • Suberock (konkurenco de maketoj kaj rokfestivalo)

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

  • Viandaĵoj.
  • Terpomaj kolbasoj (blankaj kaj ruĝaj).
  • Internaĵoj.
  • Kolbaso el ostoj.
  • Ájili-mójili.
  • Cerbaĵoj.
  • Dolĉaĵoj.
  • Kiel trinkaĵo la tradicia resolío, el brando, sukero kaj kafo.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]