Sankta Marsuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Marsuso
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Romo
Morto nekonata
Profesio
Okupo presbitero vd
Sanktulo
Festotago 4-a de oktobro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Marsuso estis romia misiisto, kiu laŭ tradicia rakonto en la 3-a jarcento estis konsekrata de Papo Siksto la 2-a al pastro kaj kune kun Sankta Peregrino kiel episkopo, Diakono Korkodemo, Subdiakono Joviano kaj plua laŭtlegisto nome Joviano estis sendita al Gaŭlujo, por tie predika la evangelion kaj fortigi la kredon de la kristanoj. La grupo atingis la regionon proksime de Auxerre kaj konvertis grandnombron da loĝantoj al kristanismo. Peregrino estus instalinta Marsuson kiel episkopo kaj meme plumigrinta sur paganan insulon, kie li suferis martiromorton. Marsus mortis, post kiam li travivis multajn penojn, je 8-a de junio aŭ je 4-a de oktobro kaj estis entombigata en Auxerre. La sanktulan staton Marsus atingis kiel „confessor“.

Nun preskaŭ forgesite, dum la frua mezepoko li estis grava sanktulo. Centro de la kultado estis la duklando Saksio, aparte la abatinejo Essen. Altfrid, episkopo de Hildesheim kaj fondinto de la abatinejo Essen, transkondukis en 864 relikvojn de la sanktulo de Auxerre al nekonata loko en la loĝregiono de la Saksoj. Konserviĝis prediko, kiun faris Altfrid post la alveno de la relikvoj. En la pli malnova literaturo estas indikata, ke Altfrid kondukis la relikvojn al Essen, tiu ĉi opinio tamen preteratentas, ke la predikanto alparolas sian kunfratojn, kio pledas kontraŭ religia virinkomunumo kiel la abatinejo Essen kiel ricevanto. Krom tio la prediko elmetas Marsuson kiel modelo por la misio, al religiaj virinkomunumoj tamen misiado estis malpermesita. Eble la abatejo de Corvey estis ricevanto, ĉar la relikvoj de Marsuso pli malfrue estis konservataj en Essen kune kun la relikvoj de Sankta Liutruda, kiujn la abatinejo Essen estis ricevinta el Corvey.

La abatinejo Essen ricevis plej malfrue inter 999 kaj 1002 el Liono kapon kaj bruston de la sanktulo. La transigo de ĉi tiuj relikvoj okazis helpe kaj pere de Oto la 3-a kaj de la episkopo de Auxerre Hugo de Ĉalono, verŝajne plenumante mortmemoran donacadon de Oto kaj lia patrino Teofano por sia patro Oto la 2-a. Tiun ĉi celon de la transigo oni deduktas el postlasita enskribaĵo sur la relikvokesto de Marsuso en la katedralo de Essen perdiĝinta en 1794, kiun produktigis la abatino de Essen, Matilda: Hoc opus eximium gemmis auroque decorum / Mechtildis vovit, quae Theophanum quoque solvit / Abbatissa bona Mechthildis chrisea dona / Regi dans regum, quae rex deposcit in aevum / Spiritus ottonis pascit caelestibus oris („Tiun ĉi elstaran verkon, ornamita per oro kaj gemoj, fondis Matilda, kiel ŝi promesis al Teofano. La bona abatino Matilda donas ĉi tiun pompan donacon al la reĝo de la reĝoj, por ke la reĝo, kiu estas savinta en eterno, la animo de Oto, ripozos ĉe ĉielaj bordoj“).

En Essen aparte la kanonikoj, kiuj realigis la partojn de la liturgio malfermajn al la monaĥinoj, honoris Marsuson. En la 15-a jarcento oni transigis la kranion el la relikvokesto en relikvujon ankoraŭ nun ekzistanta en la trezoro de Essen, la busto de Sankta Marsuso. Tiu ĉi laŭas la kutiman pentromanieron, kiu bildigas la sanktulon kiel pastron en siatempa pastra vestaĵo. Dum kiam la kraniorelikvo perdiĝis kadre de la eligo de la katedrala dum la Dua Mondmilito, plua relikvo de la sanktulo troviĝas en la relikvujo de Kosmaso kaj Damiano de abatino Maria Klara de Spaur, Pflaum kaj Vallier el 1643.

La festotago de Sankta Marsuso estas la 4-a de oktobro, kvankam Marsuso estus mortinta je iu ajn 8-a de junio.

Preĝejoj konsekritaj al Santa Marsuso maloftas. Unu el la malmultaj preĝejoj estis konstruata en la 1960-aj jaroj en Auxerre. Por la konsekrado de ĉi tiu preĝejo relikvoj de la sanktulo estis retransigataj de Essen al Auxerre.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ekkart Sauser: Marsus. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Vol. 17, Bautz, Herzberg 2000, ISBN 3-88309-080-8, kol. 904.
  • Hedwig Röckelein: Leben im Schutz der Heiligen. Reliquientranslationen nach Essen vom 9. bis 11. Jahrhundert. En: Günter Berghaus (eldoninto): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext-Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, pj. 87–100.
  • Klaus Gereon Beuckers: Der Essener Marsusschrein. Untersuchungen zu einem verlorenen Hauptwerk der ottonischen Goldschmiedekunst (= Institut für Kirchengeschichtliche Forschung des Bistums Essen. Quellen und Studien. vol. 12). Aschendorffsche Verlagsbuchhandlung, Monastero 2006, ISBN 3-402-06251-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]