Sankta Nerses la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Nerses la Granda
Katolikoso de Armenio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 335
Morto ĉ. 373
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per veneno vd
Religio ortodoksismo vd
Familio
Dinastio Gregorids vd
Patro Atanaganes vd
Patrino Bambishn vd
Edz(in)o Q110485463 vd
Infanoj Sahak la 1-a vd
Profesio
Okupo politikistopastro vd
Sanktulo
Honorata en Armena Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Nerses la 1-a la Granda (armene: Սուրբ Ներսես Ա. Մեծ) estis Katolikoso de Armenio kiu vivis en la 4-a jarcento. Li estis la patro de alia Katolikoso, Sankta Sahako la 1-a. Lia patro estis Atanagenes kaj lia patrino estis Bambiŝ, la fratino de la reĝo Tiran.

Naskita de la nobela familio Gregoridoj, li pasigis sian junecon en Cezareo en Kapadokio kie li geedziĝis kun Sanduĉt, princino de la Mamikonjan familio. Post la morto de la edzino, li estis nomumita glavportisto de la reĝo Arŝako la 2-a. Kelkajn jarojn poste, li eniris la eklezian vivon kaj estis elektita katolikoso en 353.

Lia patriarkeco markas novan epokon en la armena historio. Tiam la eklezio estis iamaniere identigita kun la reĝa familio kaj la nobeluloj; Nerses alportis ĝin en pli proksiman ligon kun la homoj. Ĉe la Konsilio de Aŝtiŝato li promulgis multnombrajn leĝojn pri geedziĝo, fastotagoj, kaj dia kultado. Li konstruis lernejojn kaj malsanulejojn, kaj sendis monaĥojn al ĉiuj partoj de Armenio por anonci la Evangelion.

Nerses celebris sinodon en Aŝtiŝato kiu, inter aliaj aferoj, malpermesis homojn geedziĝi kun sia propra kuzo kaj malpermesis kripligon kaj aliajn ekstremajn agojn dum funebro.

Kelkaj el tiuj reformoj ne estis ŝatataj de la reĝo, kaj li estis ekzilita, supozeble al Edeso. Ĝi estis verŝajne en iu momento dum la lastaj jaroj de la regado de Arŝako kiam Nerses iris al Konstantinopolo por certigi la subtenon de la imperiestro de Armenio kontraŭ la persoj. Laŭ Faŭsto de Bizancio la reĝo Valento ekziligis Nerses ĉar ĉi tiu sekvis la instruon de Ario. Dum Nerses estis en ekzilo Ĥad estis la gvidanto de la eklezio en Armenio.

Post la surtroniĝo de la pro-aria reĝo Pap de Armenio (369) li revenis al lia sidejo. Pap estis diboĉema kaj malinda reganto kaj Nerses malpermesis al li la membriĝon en la eklezio. Sub la preteksto je repaciĝo, Pap invitis Nerses al lia tablo kaj laŭdire venenis lin en 373.