Sankta Ronan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sankta Ronan (en la bretona lingvo) (aŭ René en la franca lingvo) naskiĝis en Irlando, ĉirkaŭ la mezo de la 5-a jarcento[1].

Festo: la 1-a de Junio

Junaĝo en Irlando[redakti | redakti fonton]

Statuo de sankta Ronan en la preĝejo de Locronan

Li estis monaĥo kaj fariĝis tuj episkopo en tiu lando. Laŭ la aŭtoro Hervé Calvez, sankta Patriko kutime ordinis episkopojn por estri ĉiun vilaĝon, ĉiun monaĥejon ek de la komenco de la kristaniĝo. Konsekvence, estis multe da episkopoj, eĉ ermitoj, en Irlando. Kaj tiel estis Ronan, episkopo sen episkopujo.

Alveno en Armoriko[redakti | redakti fonton]

Li albordiĝis je Bro-Leon, je la enfluejo de la rivero Ildut. Sed la rivero ne nomiĝis tiele, ĉar sankta Paŭlo Aŭreliano ankoraŭ ne venis tien. Li boatis sur la rivero ĝis la nuna vilaĝo Lokouarnan-vihan (la malgranda Saint Renan). Tie oni povas ankoraŭ hodiaŭ vidi lian liton apud la akvo. Poste, li alvenis en la loko, kiu nomiĝas hodiaŭ Saint Renan. Sed tro da bruo, tro da homoj vivis ĉirkaŭ la monaĥejo. Li decidis fuĝi en la Bro-Gerne de Bretonio, en la arbaro de Nevet. Tie, li konstruis sian lignan domon kaj tie nun staras la preĝejo de Locronan (Loc-Ronan).

Legendo pri la hundoj[redakti | redakti fonton]

En la arbaro li interrilatis kun agrulo kaj ili ofte interparolis amike. Bedaŭrinde, la edzino de tiu viro estis malpiulino tre grumblema. Ŝi nomiĝis Keban kaj abomenis Ronan pro ĵaluzo.

- Mi ne plu havas edzon. Nokte kaj tage, Ronan rabas lin al mi.

Ŝi ankaŭ rakontis ke, dum la plenlunaj noktoj, la ermito ŝanĝis sin en lupon. Tiu lupo tranĉadis la gorĝon de la ŝafoj kaj de la homoj. Ŝi petis, ke oni bruligu lin aŭ forpelu lin el la arbaro. Iun alian tagon, ŝi metis en kofron sian filinon, kiu estis kvinjaraĝa. Poste, ŝi kriis, ke Ronan buĉis ŝin. Neniu kredis ŝian akuzadon. Ŝi do decidis viziti la reĝon Gralon en Kemper. Gralon hezitis sed tamen, li venigis Ronan.

- Tie ĉi estas du ferocaj hundoj. Mi tuj ordonos al ili impeti kontraŭ lin. Se li povos eskapi, tio pruvos ke li estas senkulpa.

Vidante tion, Ronan levis siajn brakojn, krucsignis per la vortoj «obeu Dion», kaj tuj la hundoj kvietiĝis kaj lekis liajn piedojn. Oni retrovis la filinon de Keban. Sed tiel ofte, ŝi persekutis lin per minacoj, ke li foriris kaj instaliĝis apud Hillion. Tie staras nun la urbeto Saint René.

Morto de la sanktulo en saint René apud Hillion[redakti | redakti fonton]

Apud Hillion, en la nuna urbeto Saint René, li mortis. Laŭ la Barzas-Breiz, oni metis la korpon de la sanktulo sur ĉaron. Du sovaĝaj bubaloj trenis ĝin ĝis Locronan. Sed tie, ili vidis Keban kiu estis lavanta en la lavujo. Tamen estis vendredo, kaj do ne permesite, laŭ la religio. Ŝi volis bati la bubalojn, sed tiam, tute subite, malfermiĝis la grundo por enterigi ŝin. La loko de ŝia tombejo nomiĝas nun Bez-Keban.

Anna de Bretonio konstruigis la kapelon Penity[redakti | redakti fonton]

La nuna preĝejo datiĝas de la 15-a jarcento. Ĝi estas unu el la plej belaj preĝejoj de Bro-Gerne. Sude de la preĝejo staras la kapelo Penity. Anna de Bretonio konstruigis ĝin en 1511 por danki sanktan Ronan pri la naskiĝo de sia filino Renée. Ŝi ankaŭ konstruigis la tombejon de la sanktulo.

La procesioj Tromenies[redakti | redakti fonton]

Tromenies estas nomo, kiu devenas de du bretonaj vortoj tro kaj minihy. Tio signifas la rondiro de la monaĥejo. Laŭ la legendo, Ronan piediris laŭlonge de tiu rondiro unufoje ĉiu semajne. La piedoj estis nudaj kaj li estis nemanĝinte.

Nuntempe, oni celebras la petite Troménie t.e. malgrandan procesion, ĉiu jare, dum la dua dimanĉo de Julio. Ĝi ne iras laŭ la tuta rondiro.

Oni celebras la grande Troménie t.e. grandan procesion ĉiu sesjare kaj tiel oni piediras laŭ la 13 kilometroj de la vojiro dum la tuta semajno. Estas dirite en la bretona tradicio ke: "se vi ne piediras laŭ la Grande Tromenie dum via vivo, vi devas iri post via morto. Sed estos pli longe, ĉar vi antaŭeniros nur laŭ la longeco de via ĉerko ĉiu tage."

Estas dekdu krucoj laŭlonge de la vojo, kie oni devas halti por kanti kaj preĝi. 44 sanktuloj de la apudaj paroĥoj staras sub tendoj laŭlonge de la vojiro. Estas unu respondeculo por ĉiu sanktulo.

Je la pinto de la monteto situas Plas-ar-c'horn, kiu signifas la loko kie la korno de la bubalo falis pro la bato de Keban. Dum la nokto antaŭ la tradicia dimanĉo, la sonoriloj rememorigas pri tiu devo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pastro Hervé Calvez "Les grands saints bretons" Ed. Arthaud 1935