Sankta Timoteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kristana sanktulo Timoteo - malnovgreke Τιμόθεος, Timotheos, latine Timotheus - estis kunlaboranto de la apostolo Paŭlo de Tarso. Li naskiĝis en Lystra apud Konya en Malgrandazio (la nuntempa Turkio) kaj mortis ĉirkaŭ 97 en Efeso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Timoteo estis la filo de greka patro[1] kaj de kristaniĝinta judino de la nomo Eunike [2]. Laŭ la raportoj de la novtestamenta libro Agoj de la Apostoloj kiel ankaŭ de la epistoloj de Paŭlo li akompanis la apostolon Paŭlo en ties misiaj vojaĝoj, post kiam tiu malkovris lin en ties hejmurbo kaj kunprenis lin al la vojaĝoj. La libro Agoj de la Apostoloj krome raportas, ke Paŭlo ĉe Timoteo plenumis la operacion de cirkumcido.

Laŭ pli posta kristana legento Timoteo iĝis la unua episkopo de Efeso kaj mortis tie martire.[3]

La grekdevena nomo Timoteo signifas "timu dion" (videblas la simileco de la du grekaj vortoradikoj al la esperantlingvaj ekvivalentoj) respektive "honoru dion".

Memortagoj[redakti | redakti fonton]

La katolika, protestanta kaj anglikana memortago de la sanktulo estas la 26-a de januaro, kune kun la sanktulo Tito, la ortodoksa la 26-a de januaro. En la urbo Bayeux en la regiono Normandio de norda Francio, kie konserviĝas relikvoj de la sanktulo, li krome festiĝas la 9-an de majo.

Laŭ katolika tradicio, Timoteo estas la patrono de pacientoj kun stomakaj malsanoj.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

En kristanaj bildigoj ekzemple per pentraĵoj, skulptaĵoj aŭ freskoj, Timoteo kutime prezentiĝas kun klabo kaj ŝtono.

Nova testamento[redakti | redakti fonton]

En la nova testamento kolektiĝis du epistoloj de Paŭlo de Tarso al Timoteo: la 1-a kaj 2-a epistoloj al Timoteo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. nova testamento, Agoj de la Apostoloj 16,1
  2. nova testamento, 2-a epistolo al Timoteo 1,5
  3. Eŭsebio de Cezareo: Historia ecclesiastica III, 4,5; Acta Timothei