Vendelino de Treviro
Sankta Vendelo estis ermito, abato, patrono de ŝafistoj naskiĝanta supozeble en 554, mortinta supozeble en 617.
Vivo
La plej fruaj biografioj aperis pri Vendelo depost 1417. Laŭ tio li estis skota princo, kiu kaŝe forlasis la kortegon kaj li pilgrimadis al Romo. Dum la hejmenveno li haltis ĉe dometo, kie li komencis almozpetadi. Alvenis bienulo, kiu riproĉis lin pro la neniofaro. Vendelo iĝis paŝtisto. Baldaŭe laŭ miraklo la bienulo permesis al Vendelo tiel vivi, kiel ermito. Tiu sanktema konduto disfamiĝis kaj kamparanoj alvenis kun malsanaj dombestoj, kiujn Vendelo benis. Fine li iĝis abato kaj konsekrita pastro.
Post lia morto oni konstruis kapelon super la ĉerko, baldaŭe ĉirkaŭ la kapelo estiĝis urbeto St. Wendel. Memortago de Vendelo estas la 20-a de oktobro. Li estas populara precipe inter germanoj, do en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando.
Preĝejoj omaĝe al Sankta Vendelo
Fontoj
- Hungara Vikipedio