Sara Tavares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sara Tavares
Persona informo
Naskonomo Sara Alexandra Lima Tavares
Naskiĝo 1-an de februaro 1978 (1978-02-01)
en Lisbono
Morto 19-an de novembro 2023 (2023-11-19) (45-jaraĝa)
en Hospital da Luz Lisboa
Mortokialo neoplasm of cerebral hemisphere
Lingvoj portugalaangla
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo kantaŭtoropianistogitaristo • percussionist • kantisto
vdr

Sara Alexandra Lima TAVARES (1-an de februaro 1978 - 19-an de novembro 2023) estis portugala kantisto, komponisto, gitaristo kaj perkutisto. Ŝi naskiĝis kaj edukiĝis en Lisbono, Portugalio, kie ŝi loĝas. Ŝi estas dua-generacia portugalino el prauloj de Kaboverdo, kaj komponas mondomuzikon de afrika, portugala kaj nordamerika influoj. Ŝi komponas en portugala kaj portugal-bazitaj kreolaj lingvoj. Kvankam portugala estas la ĉefa lingvo en ŝiaj kantoj, ne raras trovi en ŝia repertorio plurlingvajn kantojn miksantajn portugalan kun portugal-kreola kaj eĉ angla en la sama kanto (ekz."One Love").

Tavares venkis en la finalo de 1993/1994 de la kantokonkurso Endemol Chuva de Estrelas (Stelpulvo, kantante One Moment in Time de Whitney Houston), kio helpis ŝin venki en la finalo de la Portugala Televida Kantokonkurso de 1994, tial atingante lokon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1994, kie ŝi partoprenis per la kanto "Chamar a Música" per kiu atingis la 8an rangon.

Ŝi estas konata ankaŭ ĉar kantis la eŭrop-portugalan version de "God Help the Outcasts" por la Disney-filmo "The Hunchback of Notre Dame," kiu ricevis Disney-premion pro la plej bonkvalita versio de la origina kanto. Ŝi ricevis ankaŭ portugalan Oran Globon pro la plej bonkvalita portugala kantisto en 2000.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Sara Tavares subskribanta sian lastan diskon en Varsovio en Septembro 2011.
  • Sara Tavares & Shout (1996)
  • Mi Ma Bô (1999)
  • Balancê (2006)
  • Alive! in Lisboa (2008)
  • Xinti (2009)
  • Fitxadu (2017)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]