Schwentinental
El Vikipedio
| Schwentinental | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
| Distrikto | Distrikto Plön | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 54°17′07″N 10°14′10″O / 54.28528°N, 10.23611°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 36 m | ||||
| Areo | 17,81 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 04307, 0431, 04342 | ||||
| Poŝtkodo | 24222, 24223 | ||||
| Aŭtomobila kodo | PLÖ | ||||
| Oficiala kodo | 01 0 57 091 | ||||
| Komunumestro | Susanne Leyk | ||||
| Adreso de la administrejo | Theodor-Storm-Platz 1 24223 Schwentinental |
||||
| Komunuma retejo | www.schwentinental.de | ||||
Schwentinental [ŝventinental] estas komunumo kun urbaj rajtoj en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Plön de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, tuj oriente de la landa ĉefurbo Kijlo (Kiel). Fine de la jaro 2010 la komunumo havis 13 552 loĝantojn.
La urbo estas inter la plej junaj de Germanio: Administre, la urba komunumo ekestis la 1-an de marto 2008 per kunligo de la antaŭe sendependaj komunumoj Raisdorf kaj Klausdorf. Tra la teritorio fluas la rivereto Schwentine [ŝventine], kiu donis sian nomon al la nova urbo.