Sečovlje

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sečovlje estas vilaĝo en Slovenio apud Adriatika maro, fama de salfarejo (slovene Sečoveljske soline) kiuj iam estis inter la plej grandaj en tiu regiono. Hodiaŭ salfarejo estas forlasitaj kaj estiĝis natura rezervejo por birdoj. Sečoveljske soline apartenas al Ramsaraj malsekaj lokoj de Slovenio (marborda kaj antropogena marĉo). *Ramsara tereno de Sečoveljske soline mezuras 650 hektarojn en enfluejo de rivero Dragonja. Leĝera venteto kaj sala odoro ankorau ravigas promenantojn en ĉiuj sezonoj. Krom senton de Mediteraneo, en la Mureo de salproduktado oni povas havigi valorajn informojn pri akirado de la salo. Bordo de Pirana golfo kun la turismaj lokoj, estas grava turisma kaj kongresa centro de Slovenio. Gian evoluon ebligis salfarejoj…jam en la 19a jarcento oni ekkonis sanigan efekton de salfareja koto kaj turismo startis.

  • Ramsar-Interkonsento estis akceptita la 2-an de februaro 1971 en irana urbo Ramsar. Celo de la konvencio estas protekti malsekajn lokojn (marĉojn)…en la mondo ekzistas pli ol 1000 tiaj lokoj, kiuj estas enskribita en la internacian liston de protektataj marĉoj. En Slovenio sur tiu listo krom Sečoveljske soline estas ankau Škocjanske jame.


Ŝablono:Ĝermo-geografio