Senés de Alcubierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senés de Alcubierre
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22253
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 0° 29′ U (mapo)41.9075-0.49027777777778Koordinatoj: 41° 54′ N, 0° 29′ U (mapo) [+]
Alto 390 m [+]
Areo 20,531238 km² ( 205 3.1 238 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Senés de Alcubierre (Provinco Ŭesko)
Senés de Alcubierre (Provinco Ŭesko)
DEC
Senés de Alcubierre
Senés de Alcubierre
Situo de Senés de Alcubierre
Senés de Alcubierre (Hispanio)
Senés de Alcubierre (Hispanio)
DEC
Senés de Alcubierre
Senés de Alcubierre
Situo de Senés de Alcubierre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Senés de Alcubierre [+]
vdr

Senés de Alcubierre [SeNES dealkuBJEre] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Monegros, okcidente de la teritorio de Almuniente, norde de tiu de Robres, kaj oriente kaj sude de tiu de Torralba de Aragón, nordokcidente de la samnoma Montaro Alcubierre kaj norde de la depresio de Ebro.

La loĝloko Senés de Alcubierre (390 msm) estas je 28 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1211 kiu komunikas kun Robres sudoriente kaj kun Torralba de Aragón kaj Tardienta nordokcidente, kaj krome kun Valfonda de Sankta Ana, Torres de Barbués kaj Almuniente nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Enlanda Milito estis ege sangelverŝa en la areo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Senés de Alcubierre: oni malaltiĝis ĝis nunaj nuraj 46 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj kun kvadrata fortikeca sonorilturo.
  • Domego La Casona: konstruaĵo tipa de la zono, kiu estas hejmo de objektoj kaj mebloj de etnologia intereso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]