Sensitivo
Sensitivo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Mimosa pudica L., 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La difino de Sensitivo en la PIV estas : Sentema mimozo, do speco de arbusto nome Mimosa pudica en botaniko. Tiu vorto ne devas esti intermiksita kun la adjektivo sensiva, kiu esprimas aktivan eblecon por sensi aŭ percepti. Sensitivo estas hejma en tropika Ameriko sed vaste naturigita, subvitre kaj ĉambre kultivata. Se oni tuŝas foliojn de sensitivo, la folieroj kunvolviĝas, dume la petioloj malleviĝas (tigmonascio).
Alia nomo por ĝi estas netuŝumino.