Sepa krucmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludoviko la 9-a dum krucmilito

La sepa krucmilito (laŭ alia numerado: la sesa krucmilito) estas la unua de la du krucmilitoj gvidataj de "Sankta Ludoviko", Ludoviko la 9-a de Francio. La decido, eklanĉi tiun krucmiliton, datumas de 1244.

Ludoviko la 9-a gvidas krucmiliton en 1248, helpe de la beno de la papo Inocento la 4-a. Li foriras el Aigues-Mortes en Francio en 1248. Tiu krucmilito, ĉefe, celas Cipron, Egiption kaj Sirion. Ĝi finiĝas en 1254.

La krucistoj proprigas al si relative facile Damiette en 1249. Sed, post tiuj unuaj sukcesoj, la armeo forprenas Mansura, kaj estas enkaptiĝinta tie, kaj estas viktimo de pesta epidemio. Sankta Ludoviko, en relative malbona sanstato, estas devigata retreti kaj kapitulacii en 1250. Li eĉ estas kaptita kun du el liaj fratoj. Li estas devigata, por retrovi sian liberecon, pagi 8000 orajn bizancajn monerojn.

Tuj liberigata, li restadas ankoraŭ dum 4 jaroj en Palestinio, por plifirmigi la kristanajn urbojn, kiel Jafon, kaj aliajn. Eĉ liaj malamikoj admiras lin, kaj li reakirigas la liberecon de pli ol 10.000 kaptitajn kristanajn kavalirojn.

Reveninte al Francio, li prizorgas la sorton de la vunditaj kavaliroj, aparte la blinduloj, por kiuj li kreas, en Parizo, fakan hospitalon: la Hospitalo de la Dekkvin-Dudek .

La ĉefaj partoprenantoj al tiu krucmilito estas :