Sieĝo de la Alkazaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Alkazaro de Toledo
Fazoj de la detruo de la Alkazaro de Toledo dum ties sieĝo.

La Sieĝo de la Alkazaro estis batalo ege simbola kiu okazis komence de la Hispana Enlanda Milito. En ĝi kontraŭstaris milicoj favoraj al la registaroj de la Popola Fronto kaj insurekciaj militistoj kontraŭ la Respubliko, favore de la insurekciuloj en Toledo. Tiuj lastaj rifuĝiĝis en la Alkazaro de Toledo, tiama Altlernejo de Infanterio, akompanataj de siaj familioj. La Alkazaro estis uzata de la tiama ribeliĝinta kolonelo José Moscardó kiel defenda punkto kaj rezistejo de la Civila Gardistaro kaj tute sieĝata kaj detruita de la trupoj lojalaj al la Dua Hispana Respubliko dum la sieĝo kiu daŭris 70 tagojn de la 22-a de julio ĝis la 28-a de septembro 1936. Ĝi estis liberigata tiun lastan tagon fare de la Armeo de Afriko sub la gvido de la generalo José Enrique Varela kaj vizitata sekvatage de la generalo Francisco Franco, ĉefo de la naciisma bando, kiuj prokrastis la antaŭeniron al Madrido por liberigi la Alkazaron.

Antaŭaĵoj

Ĉio komencis per la puĉo de 18a de julio 1936, kiam insurekciis la hispana armeo de Maroko kaj sekve en la duoninsula teritorio ankaŭ aliaj oficiroj kaj gravuloj aliĝis al la puĉo. La Milita guberniestro de la provinco de Toledo nome kolonelo José Moscardó aliĝis al la insurekcio kun la Civilgvardiaro. La funkciuloj de la Militmonisterio petis el Madrido municion el la armilfabriko de Toledo, sed Moscardó malakceptis sendi tion. Sekve el la ministerio oni minacis per atako.

El la registara flanko estis nur kelkaj policanoj kaj necerta nombro de milicanoj (kelkaj centoj) sed tute malbone armitaj; el Madrido ja alvenis foje aviadiloj, kiuj bombardos la Alkazaron ĝis 35 fojojn dum la tuta sieĝo. En la interno de la Alkazaro rifuĝiĝis, krom ties familianoj (500 virinoj kaj 50 infanoj), 800 civilgvardianoj kaj kelkaj militistoj kaj eĉ civiluloj. Ili estis tre bone armitaj, danke al kolekto de la municio de la armilfabriko de Toledo.

Kronologio

La 21an de julio la insurekciuloj prenis povon en la urbo de Toledo kaj eĉ mortpafis kelkajn supozatajn maldekstrulojn. Je la scio ke la madrida registaro sendos trupojn por kapti la armilfabrikon, la insurekciuloj rifuĝiĝis en la Alkazaro. Kiam la senditoj alvenis el Madrido direktis sin al la armilfabriko, sed la civilgvardianoj sukcesis elpreni grandegan kvanton da municio kaj detrui la fabrikon antaŭ eliri al la Alkazaro.

La 22an de julio la insurekciuloj jam havis sufiĉe gravan armekorpuson en Toledo nome ĝis 2500 homoj en diversaj rotoj kontraŭ 1250 de la Alkazaro, pli bone armitaj kaj pli profesiaj, sed malbone posedantoj de akvo kaj manĝo. Dum la lasta semajno de julio kaj du unuaj de aŭgusto la situacio ege malboniĝis en la sieĝita Alkazaro, manĝo kaj akvo mankis kaj moralo estis malforta, ĉar oni sciis, ke la trupoj de la generalo Francisco Franco estis ankoraŭ malproksimaj. Okazis nombraj memmortigoj kaj dizertoj. Aliflanke foje sieĝintoj eliris el la Alkazaro, mortpafis homojn kaj faris prizonulojn, kiuj poste estos mortigitaj. La posta frankisma propagando disvastigos legendoj pri supozata ĉantaĝo farata al la kolonelo petante kapitulacon kontraŭ lia filo, kiu ne estos mortigita dum tiuj semajnoj, sed nur tre poste kaj senrilate al la toledaj okazintaĵoj. La frankisma propagando ankaŭ levigegos la figuron de la kolonelo Moscardó, kiu ŝajne ne estis tiom kuraĝa militestro kaj reale la direkton de la rezisto faris civilgvardinao Pedro Romero. En tiuj semajnoj ekaperis bulteno de la sieĝitoj nome El Alcázar, kiu poste estos oficiala propagandilo de la reĝimo.

Dum la du lastaj semajnoj de aŭgusto kaj du unuaj de septembro la atakintoj notis, ke la ĝistiama atakado pere de fusiloj estis tute senutila kontraŭ la rokecaj muroj de la Alkazaro kaj devis ŝanĝi strategion: nome ili fosis al la fundamentoj de la konstruaĵo por eksplodigi ties turojn. Dume okazis diversaj kontaktoj inter sieĝitoj kaj atakantoj por klopodi atingi kapitulacon unuflanke kaj akiri necesaĵon aliflanke, ekzemple pastron por bapti du ĵusnaskitojn. Finfine la 18an de septembro la atakantoj okazigis teruran eksplodon kiu detruis la sudokcidentan turon de la konstruaĵo, sekvis atako per tanko, sed la sieĝitoj defendis sin kaj krome la rubo de la detruita turo utilis al ili kiel bardefendilo.

Prorespublikanaj luktantinoj dum la Sieĝo de la Alkazaro de Toledo.

La 20an de septembro la atakantoj konkeris apudajn konstruaĵojn kiuj estis abandonitaj de la sieĝitoj. La respublikanoj estis urĝaj, ĉar la trupoj de Franco alproksimiĝis, post kiam ili lasis la antaŭeniron al Madrido por liberigi la alkazaranojn. La 23an de septembo nova atako el norda flanko devigis la rezistantojn defendi sin eĉ en la korto de la konstruaĵo, sed ankaŭ tiu atako malsukcesis. La 24an de septembro la trupoj frankismaj jam atingis la ĉirkaŭurbon de Toledo kaj la respublikanoj dividiĝis inter kiuj decidis kontraŭstari tiun alvenon kaj tiuj kiuj opiniis plej prudenta retiriĝi al Aranjuez. La 27an de septembro la frankismaj trupoj konkeris la urbon de Toledo kaj kuniĝis kun la jam liberigitaj survivantajn sieĝitoj.

Kunteksto de la milito

Juan Yagüe [jAgŭe] pluavancis al Madrido laŭlonge de la rivero Taĵo. Tiam decidis Franco devojigi la avancon al la ĉefurbon por liberigi la Alkazaron de Toledo, kie resistis dum monatoj tiu grupo de insurekciistoj sub la kolonelo José Moscardó, liberigo kiu plibonigus la propagandon de la frankisma flanko. En la nordo la insurekciaj trupoj konkeris Irún, per kio oni fortranĉis la unuran eliron de la respublika norda zono al Francio. La momento estis taŭga por alveni al Madrido kaj konkeri la ĉefurbon kiam ankoraŭ forta defendo ne estis organizita. Tamen Franco preferis la simbolan liberigon de sieĝitoj, kio estos uzata de propagando, kiel ligilo al historiaj okazintaĵoj de aliaj heroaj sieĝitoj kiuj preferis morton al kapitulaco nome Numanco aŭ Sagunto. Post malkonsenti je tio, Yagüe estis anstataŭata de José Enrique Varela. Pro tia prokrasto la defendantoj de Madrido havis tempon kaj oportunon organizi akuratan defendon kaj tiele la registaro povis pluteni la ĉefurbon dum du pliaj jaroj. Kelkaj historiistoj opinias, ke eble Franco preferis ne venki tiom rapide la militon kaj anstataŭe elĉerpi ne nur la klarajn malamikojn respublikanajn, sed ankaŭ la eventualajn rivalon en sia propra flanko. Fakte la propagando, eĉ kun filmetoj de Franco inter la ruinoj de la liberigita alkazaro, utilis por ties ascendo al posteno de unika estro de la insurekcio, kiu okazis ĉefe post tiu momento.