Signalkuppe
El Vikipedio
| Signalkuppe | |
|---|---|
Signalkuppe malantaŭ Zumstein-Pinto |
|
| Alteco | 4559 m |
| Situo | Italio kaj Svislando |
| Montaro | Valezaj Alpoj |
| Koordinatoj | 45°55′38″N 7°52′37″O / 45.92722°N, 7.87694°OKoordinatoj: 45°55′38″N 7°52′37″O / 45.92722°N, 7.87694°O |
| Unua grimpo | 9-an de aŭgusto 1842 fare de Giovanni Gnifetti |
| Plej facila montgrimpo | Simpla glaĉerekskurso tra nordflanko ek de Colle Gnifetti |
Signalkuppe, kiu estas konata ankaŭ kiel Punta Gnifetti, estas monto kun alteco de 4559 m s.m. en la Monte-Rosa-Masivo. Ĝi situas sur la limo inter Italio kaj Svislando kaj apartenas al la Valezaj Alpoj. Sub Signalkuppe naskiĝas Grenz-Glaĉero, kiu estas ĉefa tributglaĉero de la glaĉersistemo de Gorner-Glaĉero.
Unua grimpo [redakti]
La unuan grimpon sukcesis 9-an de aŭgusto 1842 la itala pastro Giovanni Gnifetti.
Plej alta montkabano [redakti]
Ĉe la itala flanko de la pinto situas en alteco de 4554 m s.m. la plej alte situanta montkabano en Eŭropo, nome la Reĝino-Margherita-Kabano (Capanna Regina Margherita) de la Club Alpino Italiano (Itala Alpismo-Klubo, mallonge CAI).
