Signe Toksvig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Signe Toksvig
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1891 (1891-02-14)
en Nykøbing Sjælland
Morto 15-an de januaro 1983 (1983-01-15) (91-jaraĝa)
en Kongens Lyngby
Lingvoj danaangla
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato Cornell
Familio
Edz(in)o Francis Hackett
Okupo
Okupo verkisto • biografo
vdr

Signe TOKSVIG (1891-1983) estis dana verkistino, filino de pionira dana esperantisto. Ŝiaj artikoloj estis publikigitaj en la New York Times, The Nation, The Atlantic kaj aliaj periodaĵoj. Ŝi ankaŭ angle publikigis plurajn librojn, inkluzive de biografioj de Hans Christian Andersen kaj Emanuel Swedenborg. Ŝia vivo kaj laboro, kaj malhelpoj kiujn ŝi renkontis, ankaŭ estis la fokuso de stipendio de aliaj.

En la aĝo de 14, Toksvig fine de julio 1905 elmigris kun sia familio de Danio al Usono, postsekvante sian esperantistan patron Peder Kristensen Toksvig, kiu jam alvenis en Usono komence de januaro 1905. En 1914 ŝi ricevis stipendion de Troy High School; tio donis al ŝi la eblecon akiri altan edukiĝon. Ŝi studis latinidajn lingvojn ĉe Universitato Cornell kaj bakalaŭriĝis en 1916, kaj tiam laboris kiel helpredaktisto ĉe The New Republic. En 1918, ŝi geedziĝis kun la fondinto de la ĵurnalo, Francis Hackett, irlanda verkisto kaj literaturrecenzisto. Ili moviĝis al Irlando en 1926 kaj vivis tie ĝis 1937, kiam ili moviĝis al Danio. Ili pasigis la Duan Mondmiliton en Usono: En 1939 ili hazarde estis en longa vojaĝo en Usono por flegi eldonistajn interesojn. La invado de germanaj trupoj komence de aprilo 1940 en Danlandon malebligis ilian revenon. Forte apogite de la dana ambasadoro Henrik Kaufmann (1888-1963) Signe Toksvig verkis artikolojn pri Danlando, kaj de 1942 ĝis 1945 ŝi sola prizorgis The Danish Listening Post - novaĵbulteno, kiu informis pri la okupita Danlando kaj la rezista movado. Ŝi faris ankaŭ prelegojn kaj ellaboris artikolojn pri Danlando kaj dana kulturo, ekz. pri la verkisto Johannes V. Jensen (1873-1950) okaze de lia ricevo de la Nobel-premio pri literaturo en 1944. Pro sia laboro por Danlando Signe Toksvig ricevis en 1946 la Liberec-medalon de Reĝo Kristiano la 10-a. Komence de la 1950-aj jaroj la geedza paro revenis al Danlando. Francis Hackett forpasis en 1962, Signe Toksvig en 1983.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]