Signore delle cime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de la grupo Schiara de monto Serva

Signore delle cime (esperante Sinjoro de la montopintoj) estas muzika komponaĵo el 1958 de Bepi De Marzi[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

De Marzi, kiu estis 23-jara en 1958[2], verkis ĉi tiun kanton omaĝe al amiko Bepi Bertagnoli, kiu tragike malaperis en 1951[3] en la montoj Alta Valle del Ciampo.

Ĝi fariĝis granda tutmonda sukceso de ĥora kantado. La kanto estis tradukita al multaj lingvoj. Tradicie, nur la unuaj du strofoj estas kantataj. La kanto estas kantata ĉiujare dum la festivalo de la Raduno Nazionale degli Alpini (esperante Nacia Renkontiĝo de la Alpoŝatantoj), tiam la ĉeestantoj ĥore miksas sin kun la kantistoj de la koruso.

La simpleco de la kanto kaj la granda emocia efiko metis ĝin en la repertuaron de multaj polifoniaj ĥoroj (ekz. la koruso I Crodaioli de Arzignano, fondita en 1958 fare de De Marzi). La simpla melodio, akompanata de tradiciaj harmonioj, estas kombinita kun teksto kiu reprezentas la senton, popularan piecon kaj kristanan devotecon[4].

Teksto[redakti | redakti fonton]

  • Komence la ĥoro parolas kun Dio, nomante lin Signore delle cime (Sinjoro de la montopintoj): la ĥoro estas konscia ke Dio petis la animon de viaj kompanoj grimpantoj, kiuj volas iri tra liaj montoj, antaŭ atingi Paradizon.
  • En la dua strofo la ĥoro parolas kun Madono, nomante ŝin Signora delle nevi (Sinjorino de la neĝoj), kaj petas ŝin kovri per sia mantelo la forpasintan amikon. Do li ricevas la ĉielon en paco, sed antaŭe iras tra siaj amataj montoj.
  • En la tria kaj lasta strofo, kiun oni kutime neniam kantas, Bepi de Marzi petas Dion faligi el la ĉielo alpan stelon, kiel neĝon, en memoro de sia mortinta amiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]