Silato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silato
speco de sporto
luktoarto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Vjetnamano armita per golok.

Silato (aŭ silat) estas kolektiva vorto por klaso de indiĝena luktarto el geo-kultura areo de Sudorienta Azio kiu enhavas plej el Nusantara, nome la Indonezia Arkipelago, aŭ Malaja insularo kaj la tuton de la Malaja Duoninsulo. Origine disvolviĝinta en tio kio nune estas Indonezio, Duoninsula Malajzio, suda Tajlando, kaj Singapuro, ĝi estis tradicie ankaŭ praktikita en Brunejo, Vjetnamio kaj suda Filipinoj. Estas centoj da diferencaj stiloj (aliran) kaj skoloj (perguruan) sed ili tendencas kerni ĉe frapoj, artikolukto, ĵetoj, klingohavaj armiloj, aŭ kombinoj de tiuj. Silato estas unu el la sportoj inkluditaj en la Sudorientaziaj Ludoj kaj en aliaj regionnivelaj konkurencoj. Trejnejoj estas separataj laŭ naciaj organizoj en ĉiuj el la ĉefaj landoj kie tiu arto estas praktikata. Tiuj estas Ikatan Pencak Silat Indonesia (IPSI) el Indonezio, Persekutuan Silat Kebangsaan Malaysia (PESAKA) el Malajzio, Persekutuan Silat Brunei Darussalam (PERSIB) el Brunejo kaj Persekutuan Silat Singapura (PERSISI) el Singapuro. Praktikantoj estas nomataj surloke pesilat.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Quintin Chambers kaj Donn F. Draeger. (1979) Javanese Silat: The Fighting Art of Perisai Diri. Tokyo: Kodansha Internat.. ISBN 0-87011-353-4.
  • DeMarco, M. (2010). "Practical Fighting Strategies of Indonesian Kuntao-Silat in the Willem Reeders Tradition"
  • Sarina Md. Yusof, Suhana Aiman kaj Norlizah Abdul Hamid (2005). Physiological Profile of Malaysian Silat Olahraga Athletes. Institute of Research, Development and Commercialization (BRC), Universiti Teknologi MARA, Malaysia, Project file no.: 600-FSR (5/2)27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]