Sivaĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sivaĝi
Sivaĝi
Sivaĝi
Aŭtoro Lakshmiswar Sinha
Eldonjaro 1929
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 68
vdr

Sivaĝi estas hinduja historia drameto originale esperantlingve verkita de Lakshmiswar Sinha. Eldona Societo Esperanto el Stokholmo publikigas ĝin 68-paĝe en la jaro 1929.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi estas iom stranga por nia okcidenta teatraĵa koncepto kaj rakontas lukton inter du hindaj ĉefhindreĝoj, kvazaŭ bona kaj malbona spiritoj. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, p. 7
Citaĵo
 « Sivaĝi» estas alloga drameto el la hinduja historio de la deksepa jarcento. La verkinto estas juna hindo kiu vizitante Svedujon por studoj okaze interesiĝis pri Esperanto kaj fervore komencis ĝin studi. Post apenaŭ unujara lernado li nun traveturas Svedujon farante prelegojn en Esperanto pri sia hejmlando kaj ĝia popolo tiamaniere propagandante. Kun flamanta entuziasmo li akceptis la mondlingvan ideon kaj ĝian efektiviĝon per Esperanto. « Sivaĝo » estas la unua verko de Laksmishwar Sinha. 
— Belga esperantisto n179 (jan 1930)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]