Skribfasono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Skribfasono estas aparta maniero prezenti la tipojn de certa skrib-familio. Multaj skribfamilioj distingas inter normala aŭ klasika kaj grasa fasonoj; kutimaj estas ankaŭ kursivaj kaj oblikvaj fasonoj.

La uzo de alia fasono ol la normala kutime havas la celon emfazi parton de la teksto. Tio okazas per uzo de nekutimaj formoj, kiuj iom malfaciligas la legadon kaj tial bremsas la legofluon, tiel ke la leganto restas pli longe ĉe la emfazita tekstoparto. Kelkaj fasonoj havas ecojn rekoneblajn sed detala legado (ekz. grasecon) kaj tuj alvokas la atenton de la leganto.

Grasa[redakti | redakti fonton]

Grasa skribfasono havas, kompare al la normala, pli dikajn strekojn. Ĝi estas uzata por forte emfazi tekstoparton, ekzemple en titoloj. Eblas diversaj gradoj de graseco; se estas du, oni kutime nomas ilin "grasa" kaj "graseta" fasonoj. Jen ekzemplo de grasa fasono.

"F" en normala kaj kursiva fasonoj

Kursiva[redakti | redakti fonton]

Kursivo ekzistas ankaŭ en manskribado kaj nomas fasonon, kiu klinigas la literojn dekstren. Ankaŭ multaj pres-tiparoj havas kursivan fasonon. Oni uzas ĝin por modera emfazo. La tipoj de kursiva fasono kutime, precipe ĉe minuskloj, ne estas simple la klinitaj aŭ turnitaj normalaj tipoj, sed havas apartan formon, iom pli kompleksan.

En matematikaj formuloj oni kutime uzas kursivajn literojn por la nomoj de variabloj. En normalaj tekstoj oni skribas per kursivaj literoj la titolojn de literaturaj verkoj, filmoj kaj ĝenerale de ĉiu ajn arta verko. Krome oni povas uzi en manskribaĵo citilojn kiam per maŝina tajpado oni uzas kursivajn literojn, ekzemple por vortoj aŭ tekstoj en alia lingvo, por ironie diritaj vortoj aŭ esprimoj, ktp.

Oblikva[redakti | redakti fonton]

Skribfamilioj, kiuj ne posedas kursivon, ofte havas oblikvan fasonon. Ĝiaj tipoj estas la klinitaj tipoj de la normala fasono.