Slovenske železnice
El Vikipedio
Stacio Zidani Most - grava trafika fervojkruco (de ĉi tie gvidas fervojo al Zagrebo)
Slovenske železnice (esperante Slovenaj fervojoj, mallonge SŽ) estas slovena ŝtata fervoja kompanio kun sidejo en Ljubljana. La kompanio estis fondita en jaro 1991, kiam oni apartigis ĝin de jugoslaviaj fervojoj. En Slovenio estas uzata fervoja tensiga sistemo kun tensio de 3 kV, sed je la landlimo kun Aŭstrio estas uzata sistemo de 15 kV kaj 16,7 Hz kaj je landlimo kun Kroatio sistemo de 25 kV kaj 50 Hz[1].
Enhavo |
Statistikaj datenoj [redakti]
Hodiaŭ priservas Slovenske železnice sume 1228,1 kilometroj da trakoj, de tio 897,7 km estas unutrakaj, 330,4 km estas dutrakaj. 502,8 km da trakoj estas elektrizitaj.[2]
Interesaĵoj [3] [redakti]
- Stacio en urbo Koper estas en alteco 3 m.s.m.
- Stacio en Postojna estas en alteco 582 m.s.m kaj temas pri plej alte situanta stacio en tuta Slovenio.