Slunj
Bazaj informoj
Slunj, hungare Szluin estas urbo en Kroatio.
- Areo de la municipo: 393 km²
- Alto super la marnivelo: 258 m
- Loĝantaro en la municipo: 6 090, en la urbo: 1770
- Poŝtkodo: 47 240
- Telefonprefikso: 47
- Aŭtokodo: KA
Situo
Slunj situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Zagrebo-suda Kroatio. Karlovac troviĝas 50, Plitvice 30 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la loko devenis el la 12-a jarcento, pri la fortikaĵo el 1406. Inter 1561-1716 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon, sed detruis la apudan abatejon en 1578. Post la sieĝoj Slunj apartenis al limgarda zono. Inter 1809-1813 la francoj havis la urbeton. En 1910 loĝis en Slunj 2 172 da homoj, (1 521 kroatoj, 627 serboj. Ĝis Traktato de Trianon Slunj apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Modrus-Fiume, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Vidindaĵoj
- ruinoj de la fortikaĵo
- akvofaloj kaj akvomuelejoj