Sokoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sokoto estas universitata urbo kaj ĉefurbo de subŝtato same tiel nomata Sokoto en Niĝerio.

Loko de Sokoto sur la mapo
Palaco de sultano en Sokoto
Bazarejo de Sokoto

Bazaj informoj

Geografio

Sokoto situas en nordokcidenta angulo de Niĝerio laŭ rivero same tiel nomata Sokoto.

Historio

En Sokoto renkontiĝo de du veziroj okazis en 1804. Post 5 jaroj oficiale limgardejo fondiĝis. Baldaŭe prospera urbo formiĝis. En 1818 jam kompleta defenda muro altiĝis. Ĉirkaŭ la urbo kaliflando etendiĝis jam ekde 1809, kiun la britoj okupis en 1903. La kaliflando tamen havis iom aŭtonomion. Ekde 1967 Sokoto iĝis la ĉefsidejo kaj daŭre estas centro de islama lernado. En 1975 universitato fondiĝis.

Trafiko

En Sokoto preskaŭ mankas aŭtobusoj kaj taksioj. Plej ofte oni trafikas per mopedoj. Flughaveno enlanda troviĝas je 10 km-oj.

Industrio

La loĝantaro okupiĝas precipe pri agrikulturo, iomete pri fiŝkaptado. Oni produktas maizon, rizon, terpomon, maniokon, fabon, tritiko, kotonon kaj legomon. En 2008 oni komencis plani cementouzinon.

Klimato

En Sokoto jare pluvas po 733 mm, (precipe en aŭgusto, iomete inter julio-septembro). Tiam la aero estas tre vapora. La temperaturo atingas 45 ° C-ojn en aprilo. En decembro kaj en januaro estas nur 15 ° C. Tiam ofte okazas polvoŝtormoj, la aero estas tre seka.

Fontoj

  • Angla Vikipedio
  • [1]