Soldata identigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
germana aluminia plato, identigilo, dividita

La soldata identigilosoldatmarko estas identigilo, enkondukita laŭ la Ĝeneva traktato, por identigi mortintajn aŭ vundiĝintajn soldatojn. Ĝi havas ĝenerale la grandon de ĉ. 3×4 cm, formon de plato kaj materialon de aluminioŝtalo. Multaj el ili estas dividitaj kaj ambaŭparte aperas personaj datenoj de la soldato.

La hungara soldata identigilo estas pretigita el fajrorezista ŝtalo, en grando de 25×35 mm, kiu entenas la personan numeron, sangan grupon de la soldato kaj surskribaĵon HUNGARIA. Hodiaŭ oni jam ne dividas la platon je du partoj, sed tuj disdonas du platojn, sed tiujn en Hungario nur tiam, se la soldato partoprenas en internacia misio.

La unua enkonduko de la soldata identigilo okazis en la germana armeo, dum la franca-germana milito de 1870. Ĝi havis la moknomon de hundomarko, ĉar la hundoj de Berlino estis same ekipitaj per similaĵoj, je ordono de la imperiestro.