Sonlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sonlibro (angle: audio book; germane: Hörbuch) aŭ aŭdolibro estas libroteksto registrita dum voĉlegado. Aŭdlibroj kreiĝis unue por blindulojdisleksiuloj, sed tia nova sperto pri legado trovas ĉiutage pli grandan publikon.

La rilato al la legado ŝanĝiĝas pro aldono de nova sentumo, la aŭdo pli ol la vido tradicie ligata al presaĵo. La teknologiaj progresoj, principe sonoraj, la emo pri novaĵoj kaj la multnombraj kvalitoj (tempogajno, moveblo, malgranda volumeno, komuna aŭskultado, facila rilato al teksto por lernantoj, ...) disvastigis la uzon de aŭdlibroj dum la lastaj jaroj.

Facile uzebla, la sonlibro allogas homojn de ĉiaj aĝo kaj socioprofesia deveno, pro kialoj ofte malsamaj kaj eĉ malaj: legadkomforto, moviĝeblo, nova rilato al legado, tempogajno (uzo dum transporto aŭ dum hejmaj taskoj), aŭskultplezuro, ...

Esperante

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj