Disleksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R48.0 disleksio kaj aleksio (nelegopovo)
v  d  r
Information icon.svg

Disleksio (prefere vortblindeco) estas lingva malkapablo, kiu malhelpas uzi la lingvon, ĉefe lerni ĝuste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn. Ofte la homo ne memoras, kion tiu legis, kaj mise rekonas eĉ la literojn aŭ la numerojn. Ĝi signifas laŭvorte problemon kun vortoj. La lingvaj kapabloj estas malbonaj, kaj ofte ankaŭ la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfaciligita. Ĝi ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco aŭ manko de sensoj.

Estas metodoj, per kiuj ankaŭ la disleksiuloj povas lerni legi kaj skribi, kaj la ĉefaj simptomoj povas esti preventitaj. Sed ili ne ŝanĝas la disleksian pensmanieron, kaj tiuj restas bildeca, kio tamen malfaciligas la lernadon de la lingvoj. Oni povas esti disleksia en unu lingvo, kaj ne en alia lingvo. La terapion prizorgas logopediistoj.

Disleksio estas parenca al diskalkulio kaj disgrafio.

Kaŭzoj kaj specoj[redakti | redakti fonton]

La disleksio povas esti:

  • Unuranga
  • Duranga

Pri la unuranga disleksio respondas genetikaj kaŭzoj, etaj naskaj difektoj, misokazaĵoj, aŭ la partia misevoluado de la nervosistemo.

La duranga disleksio ne estas la perturbo de la kapabloj, sed estas kaŭzita de la psiĥikaj kaŭzoj aŭ de la medio. Komunaj kaŭzoj estas la malfrua maturiĝado, la sociala pozicio, aŭ la metodo de la leginstruado. Komunaj estas ankaŭ de la dekstrigado de la maldekstramanuloj, aŭ la abundo de la visualeco.

Laŭ la esploradoj, ekde 1970 kaŭzas la disleksion, la disgrafion, la diskalkulion kaj la atentomankan-hiperaktivan perturbon la primitivaj refleksoj, kiuj survivas perturbece la unuan vivjaron. La libro de Sally Goddard okupiĝas kun tiuj refleksoj; li skribis pri la diagnozo kaj la movterapio, kiu regulare malhelpas la refleksojn.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Spegulitaj literoj

La ĉefa simptomo estas, ke la legado estas malrapida, la legaĵoj malbone estas komprenitaj. La literoj ofte kunmiksiĝas en legado kaj en skribado; la ortografio estas malĝusta. La skribado estas malbela, ofte nelegebla.

Aliaj simptomoj estas la malbona memoro, la konfuzo de la direktoj, serĉado por vortoj, malcerteco de la serioj, la komponado de la frazoj, kaj malfacileco de la lingvaj taskoj. Ofte estas ankaŭ la skribado aŭ la kalkulado malkapabla. La lingvaj kapabloj de la disleksiuloj estas malbonaj, kio afektas ankaŭ la lernadon de la lingvoj. La kunordigo de la movo kaj la senso de la ritmo de la disleksiaj infanoj estas neevoluintaj.

Ĉiuj tiuj kapabloj estas evolvigeblaj.

Antaŭ la leglernado[redakti | redakti fonton]

La infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernis legi, ne estas konsideritaj disleksiaj, sed oni povas rimarki la aliajn simptomojn:

  • prokrastita lingva evoluado
  • malriĉa vortostoko
  • neintereso pri la poemoj, rakontoj kaj historioj
  • malbona vortotrovo
  • mallerteco de la movado
  • perturbo de la senso de la ritmo
  • perturbo de la korpoŝemo
  • malbone orientiĝado en la tempo kaj en la spaco
  • la perturbo de la mallongdaŭra memoro
  • la malcerteco de la ĉefe uzita mano

Post la leglernado[redakti | redakti fonton]

  • la antaŭaj simptomoj
  • miksado de la literoj laŭ formo kaj prononco
  • kunmiksitaj kaj ellasitaj literoj
  • malbona kombinado
  • malrapida legado
  • adherado
  • malbona komprenado
  • ne memoras la legitaĵon
  • malbona ortografio
  • miksado de la datumoj

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Auguste Rodin, la skulpturisto estis ankaŭ disleksia

La disleksio estas alternativa metodo de la pensado, la sensado, la lernado kaj la prilaborado de la informoj. La kompensado de la disleksio ne aligas tion. Kiuj povas uzi la avantaĝojn de tiuj kapabloj, tiuj povas esti pli talentaj ol aliaj.

La pensado estas bilda kaj intuitiva, kio helpas ilin rekoni la strukturojn kaj la problemojn. La imago estas riĉa, interese kaj kreative rilatas al la mondo. Oni povas trovi inter disleksiuloj multajn bel-artistojn, aktorojn, sciencistojn, muzikistojn, inventistojn, kaj politikistojn.

Psikaj problemoj[redakti | redakti fonton]

La lernejoj kaj la lerneja sistemo povas nur akcepti tiujn plenumojn, kiujn oni povas mezuri per nombroj. Talento ne mezurebla per nombroj estas akceptita malcerte. Por tio la disleksiuloj devas elteni multan malsukceson. La instruistoj ofte ne rekonas la disleksion; la infano estas konsiderita kiel maldiligenta aŭ neinteligenta, kaj ĝi ankaŭ kredas tion. Tiel ĝi perdis la motivacion por la lernado, angoras multe, aŭ agresivas.

Sen logopedia helpo la disleksia infano perdas sian memfidon, sentas sin maldiligenta, neinteligenta, malsukcesa, kaj malbona. Ĝi falas el la instruadsistemo, kaj elektas profesion, kiu ne postulas multan lernadon, kaj postulas malmultan legadon aŭ uzadon de ia fremda lingvo; per tio ĝi perdas sia talento pri nelingvaj aferoj. Tial gravas, ke la instruantoj aŭ la gepatroj rekonu la perturbojn de la lernado.

Helpo[redakti | redakti fonton]

Granda helpo estas, ke la gepatroj akceptu ties infanon, kiel ĝi estas. Ili laŭdu, apogu ĝin multe. Ili helpu trovi kaj evolui la talentojn de sia infano. Ili lasu la infanon moviĝi multe, kaj multspece sen devo de la pritaksado. Ankaŭ la muziko povas helpi multe.

La ekzercoj kaj la lernado devas esti dividita en multotipaj partoj. La partoj estu mallongaj. Kiam la infano iras hejmen, la familio komencu per ludado kaj movado, por ke la infano povu ripozi. La ekzercoj estu variaj kaj interesaj por ke ĝi sentu sin sukcesa. La ripetado venu post multe da tempo. Kiam la infano enlitiĝos, la gepatroj legu rakonteton; tio helpas lerni la gepatran lingvon.

Estas logopediaj metodoj, kiuj helpas korekti kaj reeduki la disleksion. La terapio estas kompleksa, kio evoluigas la moviĝadon kaj la kognitivajn kapablojn. Ĝi evoluigas la atenton, la memoron, la sensojn, la intermodalecon, la senson de le ritmo, la serialecon, kaj la orientadon en la spaco. Ili povas reiri ankaŭ al la bebo.

Plej bone oni komencas la koretadon, kiam la infano estas 5 aŭ 6 jara, sed la logopediistoj povas helpi ankaŭ al la plenkreskuloj. Ili instruas la legadon kune kun la evolvigado de la parolado; tiu helpas la kunigadon de la sonoj kun la literoj. La leginstruado lernas la facile intersanĝeblajn literojn dise en la tempo. Se estas durangaj simptomoj, oni komencas la ekzercojn per pliigo de la memfido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]