Sozi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SOZI
Aŭtoro Sozi Komunumo
Lasta stabila versio 23.07
Operaciumo plursistema
Programlingvo JavaScript
Programtipo prezentilo
Permesilo [http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/
Retejo https://sozi.baierouge.fr/pages/10-about-fr.html
vdr

Sozi estas malfermkoda programo por krei bildprezentojn.

Kontraŭe al aliaj prezentiloj la prezentaĵoj kreitaj per Sozi ne baziĝas sur serio da sendependaj bildoj. La bazo estas streka vari-skala grafikaĵo (SVG, angle Scalable Vector Graphics) kiu entenas la tutan enhavon, t.e. ĉiujn bildojn kaj tekstojn. Prefereble la grafikaĵo estu kreita per la libera programaro Inkscape.

Sekve helpe de Sozi oni povas fiksi zomojn, turnojn kaj movojn por fokusigi la atenton de la spektantoj al la elementoj kiujn oni volas evidentigi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]