Spaceto (interpunkcio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Spaceto estas interpunkcia konvencio, kiu apartigas vortojn en multaj lingvoj, inkluzivante Esperanton. Ne ĉiu lingvo uzas spaceton inter vortoj. La antikvaj greka kaj latina lingvoj ne uzis ilin ĝis ĉ. 600–800 p.K. Nune pluraj aziaj lingvoj ne uzas la spaceton.

Uzado

En Esperanto oni uzas spaceton ne nur por apartigi vortojn, sed ankaŭ post interpunkciaj signoj. Oni ne metas spaceton antaŭ la plimulto de la interpunkciaj signoj, kiel punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo kaj apostrofo. Antaŭ tripunkto oni ne metas spaceton, se vorto estas interrompita (ekzemple: Fermu vian f...!), sed jes post kompleta frazo (ekzemple: Mi nun ĉesos ...).

Komputike

En komputiko la plej ofta spaceto estas la Unikoda kaj askia signo 32. En programlingvoj, spacetoj estas uzataj por apartigi operacisimbolojn. Ankaŭ, spaceton oni povas uzi kiel blankan spacon, kiu povas fari programkodon pli legebla.

Vidu ankaŭ