Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Kontraŭ: Respondo
Linio 43: Linio 43:
*:: Ĉar la dua postulo de la starta mesaĝo temas ĝuste pri vikinovaĵoj. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 13:32, 28 nov. 2023 (UTC)
*:: Ĉar la dua postulo de la starta mesaĝo temas ĝuste pri vikinovaĵoj. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 13:32, 28 nov. 2023 (UTC)
::::al [[Uzanto:Goren|Goren]] Se vi ne komprenas diferencon inter blogo kaj raportaĵo kial vi entute parolas pri la aferoj tute ne konataj al vi? Lernu abocon de ĵurnalismo antaŭ ol babili pri ĝi. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 08:41, 29 nov. 2023 (UTC)
::::al [[Uzanto:Goren|Goren]] Se vi ne komprenas diferencon inter blogo kaj raportaĵo kial vi entute parolas pri la aferoj tute ne konataj al vi? Lernu abocon de ĵurnalismo antaŭ ol babili pri ĝi. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 08:41, 29 nov. 2023 (UTC)
:::::Unue, mi bonege scias la diferencon: raportaĵoj temas pri objektivaj kaj verigeblaj faktoj, kaj viaj blogaĵoj temas pri viaj impresoj. Estas iom ironie, ke pri "aboco de ĵurnalismo" parolas persono, kiu ne praktikas eĉ baznivele la neŭtralan ĵurnalistan alvenon. Due, kiel tio ĉi rilatas? Tie ĉi ni ne diskutas tiun ĉi aferon. Mi entute nenion skribis en vikinovaĵoj, mi eĉ ne certas ĉu mi havas uzantpaĝon tie.
:::::Kia estas la senco ataki min en vikipedio, kiu estas tute aparta projekto, por defendi viajn propagandaĵojn en vikinovaĵoj? En tiu ĉi komento vi nur vican fojon montras, ke vi ne scipovas komunikiĝi sen senĉese ĉikani kaj ataki homojn kiujn vi pro iuj kialoj (ĉu personaj ĉu politikaj) malŝatas. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 14:05, 29 nov. 2023 (UTC)


==== Sindetena ====
==== Sindetena ====

Kiel registrite je 14:05, 29 nov. 2023

RG72

Propono

RG72 subtenas rusan agresion kontraŭ Ukraino[1], verkis multajn mititpropagandistajn artikolojn en Vikinovaĵoj [2] kaj ankaŭ kelkfore aldonis propagandisman informom de malneŭtrala vidpunkto kun ligilo al malaŭtoritataj retejoj en artikoloj de Vikipedio specife[3] [4]. Laŭ tiuj kialoj mi proponas maladministrigi RG72.--Fenikals (diskuto) 14:57, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

la unua ligilo pridiras fejsbukaĵon ŝajne nevidebla de mi (ĉu pro ke mi uzas ne-lasttag-ĝisdatan liberan programaron (fajrfokson/ruĝpandon), ĉu pro ke mi ne havas konton, mns) Galex-713 (diskuto) 11:48, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Baloto

Por

  1. Por Por: --Fenikals (diskuto) 15:00, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: --Våle Lokebarn | Endesigeren (diskuto) 15:03, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: Kvankam mi konsentas ke maladministrantigo de tia persono, kiu konstante misuzas vikipedion por propagandi siajn politikajn vidpunktojn, estas nepra afero, mi opinias ke tio ĉi ne sufiĉas. Mi proponas krome fari grandan revizion de liaj agoj almenaŭ ekde la komenco de plenskala rusa invado en Ukrainion. Aparte en biografiaj artikoloj pri vivantaj homoj, ĉiuj negativaj asertoj ne subtenitaj per aŭtoritataj kaj kredindaj fontoj, kiel, ekzemple, tiu ĉi sekcio de artikolo pri Maia Sandu, devas esti rapide kaj agrese forigitaj.--Goren (diskuto) 16:04, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Tamen mi ne vidas vin inter la redaktantoj de la artikolo: kial vi ne provis ĝustigi la artikolon laŭ via plaĉo? VladimirPF (diskuto) 08:53, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Okej, mi faris. Vidu ni kio okazos. Goren (diskuto) 13:04, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi metis la artikolon en mia listo de atento kaj plu mi forigos ĉiujn aldonojn rompantajn VP:2NE VladimirPF (diskuto) 13:29, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: LaPingvinoDiskutu 16:14, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: Mi ne kontrolis la akuzojn de Fenikals kaj do ne kapablas nek aprobi nek dementi ilin. Tamen, mi opinias ke RG72 kulpas pro historia reviziismo. Vidu Diskuto:Pakto_Ribbentrop-Molotov. Mian lastan redakton (kiu miaopinie estas kompromiseca) li simple tuj forigis. Tia sinteno ne estas akceptebla. --Baba79 (diskuto) 17:45, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Neakceptebla kondutmaniero, vidu komentojn sube. Taylor 49 (diskuto) 20:00, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  7. Forte Por Por: mirige, ke la homo kun pure propagandista celado ĝis nun havis tiun altan postenon, kvankam tute ne kongruas kun la postuloj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 19:58, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    administrado ne estas posteno. Administrado estas rajtoj kaj devoj. Mi povas diri, ke la rajtoj kaj devoj estas komplikaj kaj ne ĉiu deziranto esti la administranto plenumas ilin. VladimirPF (diskuto) 08:59, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  8. Mi sentas la devon sidi en ĉi tiu parto de la paĝo por protekti la enciklopedion. Mi persone abomenas la uzon de Esperanto, kiu teorie estas lingvo de paco, por propagandi militon aŭ imperiismajn ambiciojn. Tamen, ĉi tie ni ne parolu pri kio okazas ekster VP, kiu eble interesas al ni kiel pacistoj sed ne kiel redaktantoj. Ni parolu pri kio lastatempe okazas ĉi tie en la enciklopedio. Mia ĉefa intereso estas per ĉi tiu komento klopodi rekonstrui kelkajn faktojn. Eĉ post tutrapida kontrolado de la kontribuoj de RG72 pri paĝoj en orienta Eŭropo oni trovas multege da dubindaj enhavoj aŭ forviŝoj da informoj. Li ŝajne plurfoje forviŝis ne-deziratajn fontojn aŭ, male, enigis tre mal-neŭtralajn informojn ĉiam laŭ propra iniciato kaj sen diskuti la ŝanĝojn kun la komunumo.
    • Grupo Wagner: en ĉi tiu paĝo li neis, ke Utkin estis admiranto de Hitler, dirante ke tio estas «senfonta aserto» kaj tiel forviŝante informojn skribitajn far alia administranto. Tamen, fontoj tre facile troveblas interrete aŭ en la ceteraj lingvaj eldonoj, ekzemple: [5]
    • Evgenij Prigoĵin: Nur unu tago post la morta «akcidento» de Prigoĵin, kiam la morto estis ankoraŭ nur "supozata", li tuj deklaris la militiston mortinta, konforme al Rusiaj "registaraj" informoj.
    • Volodimir Zelenskij: ĉi tie RG72 kreis novan sekcion surbaze de artikolo en Time en kiu, laŭdire, la ĵurnalisto deklaras ke Zelenski refuzas sian "malvenkon". Se oni legas la artikolon, oni trovas tre malsaman enhavon; ekzemple, la artikolo diras ke la milito progresas tro malrapide, ne diras ke la ukrainoj malvenkis. Tio estas grava malsameco. Pli ĝenerale, la artikolo donas mutalajn aliajn informojn kiuj ne aperas en la Vikipedia artikolo, do la titolo «Artikolo en Time (2023)» estas misinforma, ĉar nur eta parto de la artikolo estas pritraktata.
    • Donecka Popola Respubliko: Du fojojn (1, 2) li forviŝis asertojn kaj ankaŭ fontojn kiuj ne konformas al la "Rusia vidpunto".
    • Luganska Popola Respubliko: Simile ankaŭ ĉi tie (1, 2). En ĉi tiu kazo, RG72 eĉ ne klopodis klarigi la kialon de la forpreno de informoj, sed simple skribis «Malaprobis la 5 tekstajn ŝanĝojn»; tamen, la kialo de la malfaro ne kompreneblas.
    • En la paĝoj de la kalendaro, la redakto-militoj inter @Sliwinski: kaj RG72 estas multoblaj, kiel ĉi tie: 1 kaj ĉi tie: 2, kun Sliwinski kiu enmetas informojn laŭ la "pola vidpunkto" kaj RG72 kiu forviŝas tion kiu ne konformas al rusa militisma propagando.
Mi kredas, ke ekzistas aliaj kazoj tia-specaj, ĉar mi nur rapide serĉis, sed mi ne volas malŝpari kroman tempon por serĉado. La okazaĵoj klaras al ĉiuj, kaj tio, laŭ mia opinio, ne estas tolerinda. Al tio oni povas aldoni la lastatempan inter-personan konflikton inter @Taylor 49: kaj RG72, eĉ kun personaj atakoj el ambaŭ flankoj, kiu krome malbonigas la okazaĵojn.
Mi petas al komunumo decidi klaran solvon pri ĉi tiuj okazaĵoj, kaj ne sub-estimu la detruan efekton de redakto-militojn: pasintece redakto-milito inter la uzanto Pablo Escobar kaj Taylor 49 preskaŭ detruis Vikivortaron, kaj mi ne volas ke eĉ Vikipedio detruiĝos.
Mi petas al RG72 intertempe ne plu redakti paĝojn pri Orienta Eŭropo kaj la paĝojn de la kalendaro: oni trovas aliajn paĝojn kiuj bezonas plibonigon. Mi petas al @Taylor 49: okupiĝi pri la enciklopedio, kaj ne zorgi pri la agado de RG72. Mi fine petas al Sliwinski uzi la diskutajn paĝojn por informoj kiuj eble ne estas menciindaj anstataŭ starigi redaktajn militojn. —Supernabla🪰 21:56, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  1. Por Por: Mi voĉdonas por. En la agoj de la diskutata uzanto, estas evidenta biaso kaj deziro reklami specifajn rakontojn (laŭ mia opinio, damaĝaj) —NachtReisender (diskuto) 00:01, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ

  1. Kontraŭ Kontraŭ: ĝis nun mi vidas, ke ankoraŭ ŝajne neniu kulpigis lin pri cenzuro, krom kelkajn (foje ofte ja senfontajn) a-vortojn (mi restarigis la aliajn), male li ĝis nun ŝajne nur malfaris cenzurojn (pri kiu enketoj kun alvokoj de celatoj okazu) de certaj vidpunktoj: sed se oni taksas ekzemple Mondon Diplomatan estkiel flankan, samkiel opiniis ŝajne Baba79-o), tiam oni ĉiufoje kie taŭge aldonu, »laŭ la franca ĵurnalo La Mondo diplomata«; legu min en #Komentoj por pluaj proponataj planoj kontraŭ liaj agadoj Galex-713 (diskuto) 12:16, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Liaj redaktoj en Pakto Ribbentrop-Molotov aŭ ekzemple en 10-a de aprilo sendube jes estas cenzuraj (kio estas aparte ironia de homo kiu mem ade aldonas senfontajn kalumnaĵojn). Same la redaktoj de artikoloj de Fenikals, kiujn li mem menciis en lia propra komento ĉi-diskute, estis foje cenzuro kaj foje senfontaj misinformaĵoj. Liaj atakoj al Taylor 49 ankaŭ estas sendube cenzuraj kaj politike motivitaj. Persona malŝato povas ludi aŭ ne ludi rolon ĉi tie, sed politikaj diferencoj ja rolas tutcerte. Granda parto de lia agado en viki-projektoj ĝenerale estas provoj ne nur propagandi por-rusujan, por-sovetian, kontraŭliberan politikan vidpunkton, sed ankaŭ silentigi voĉojn de kontraŭuloj per ĉikano kaj forigo de iliaj redaktoj. Kompreneble ĉio tio ĉi estas misuzo de administrantaj privilegioj. Ke maladministrantigo ne sufiĉas por plene kontraŭagi liajn misuzojn - kun tio ĉi mi konsentas, sed tio ĉi ne estas kialo kontraŭi la maladministrantigon. Goren (diskuto) 15:50, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Forte Kontraŭ Kontraŭ: Absoluta neŭtraleco malfacilas. Ĝin sekvis nek RG72 nek Fenikals nek eble mi mem. Administrado estas tute alia afero. Enkotigi la funkciadon de Vikipedio per ekskuzo de manko de neŭtraleco ne estas serioza sinteno. Mi diras "ekskuzo"-n, ĉar foje akuzoj de manko de neŭtraleco devenas de manko de nesamopinieco. Alia strangaĵo en tiu debato estas la kurioza listo de porforigaj sintenoj. En ĝi estas unu vikipediisto kiu faris eĉ ne unu kontribuon dum unu jaro, alia kiu faris eĉ ne unu kontribuon dum tri jaroj, alia kiu eltenas personan batalon kontraŭ RG72 (kaj reciproke) kaj du kiuj esprimas eble ĝustajn riproĉojn al RG72 sed sen ligoj al la administraj taskoj.--kani (diskuto) 14:22, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  3. Forte Kontraŭ Kontraŭ: Mi tiel lernis Esperanton, ke ĝi estis neŭtrala. Esperantisto estas tiu, kiu uzas la lingvon sendepende de la celoj. Al kiu ne plaĉas la menciitaj artikoloj, tiu ne legu ilin. Nature oni devas strebi al neŭtralismo. Estu laŭeble faktoj. La historion verkas nur la venkintoj kaj neniam la venkitoj. --Crosstor (diskuto) 03:52, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉu vi konscias ke per tiu ĉi komento vi laŭlitere neas VP:5, aparte la unuajn du punktojn? Kun tiu ĉi alveno oni simple fermu la vikipedian projekton kaj anstataŭu ĝin per blogoj kaj opiniaj paĝoj. Goren (diskuto) 13:11, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  4. Kontraŭ Kontraŭ: Mia "kontraŭ" havas kelkajn nivelojn:
  • Formala "kontraŭ": vikipedio kaj vikinovaĵoj estas diversaj projektoj kaj ĉitiea, vikipedia, komunumo ne havas rimedojn ion ripari en alia viki-projekto. Ni povas multon paroli kaj malpovas ion fari.
  • Laŭprocedura "Kontraŭ": vi volas maladministrantigi la uzanton, sed vi ne prezentis liajn administrantajn misojn aŭ erarojn. Por montri al ni malkapablon de RG72 plenumi admonistrantajn devojn vi nepre devas montri kazojn de liaj faroj, kiam la administranto uzas la devojn rompante rajtojn de administranto. Vi tion ne prezentis kaj mi ne vidas formalajn kaŭzojn forpreni de li la rajtojn de administranto.
  • Esenca "kontraŭ": vi en via propono anoncis, ke vikinovaĵaj artikoloj de RG72 ne koincidas kun via opinio pri milito ĉe Ukrainio. Ankaŭ al mi ne plaĉas liaj artikoloj, ankaŭ al mi ne plaĉas la inklino de la artikoloj tamen en vikiprojektoj mankas politika cenzuro. Tio signifas, ke se ia informo ne plaĉas al vi vi devas ne malpermesi la informon, sed prezenti vian propran vidpunkton. Nun mi vidas, ke vi volas cenzuron: vi penas malpermesi ĉiajn vidpunktojn ne koincidaj al la via. Mi estas kontraŭ la cenzuro.
  • Vikinovaĵa "kontraŭ": mi havas pli-malpli grandan sperton en funkciado de vikinovaĵoj kaj mi povas firme diri, ke vikipedistoj plej parte ne komprenas la diferencojn inter vikio kaj vikinovaĵoj. Kaj, tre bedaŭrinde, vikiistoj ne interesiĝas pri la nuancoj kaj ĉiam komencas juĝi de vidpunkto de sia vikia sperto. Sed vikia sperto plej ofte eraras. Ekzemple vikia sperto erare puŝas opinii, ke vikinovaĵa artikolo estas kongrua al vikipedia artikolo. Ve, la opinio estas eraro: al vikipedia artikolo kongruas vikinovaĵa kategorio. Estas multaj aliaj misoj de vikipedia sperto. --VladimirPF (diskuto) 08:22, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Kial vi entute parolas pri vikinovaĵoj tie ĉi? Pri vikinovaĵoj oni parolu en la responda diskuto en vikinovaĵoj. Tie ankaŭ temas pri misuzo, ĉar vikinovaĵoj estas por novaĵoj kaj, samkiel vikipedio, ĝi estas nenies persona blogo. En vikinovaĵoj oni prezentu menciindajn faktojn kaj novaĵoj mondaj, al kiuj vojaĝo de RG72 al Ukrainio por liveri helpon al rusujaj okupaciaj trupoj tutcerte ne apartenas. Sed tio ĉi estas alia, tute aparta diskuto, ne rilata al la tiu ĉi. Tie ĉi nur temas pri maladministrantigo de RG72 pro ada kaj rutina misuzo de siaj administrantaj privilegioj por enforti politikan vidpunkton. Goren (diskuto) 13:27, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉar la dua postulo de la starta mesaĝo temas ĝuste pri vikinovaĵoj. VladimirPF (diskuto) 13:32, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
al Goren Se vi ne komprenas diferencon inter blogo kaj raportaĵo kial vi entute parolas pri la aferoj tute ne konataj al vi? Lernu abocon de ĵurnalismo antaŭ ol babili pri ĝi. RG72 (diskuto) 08:41, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Unue, mi bonege scias la diferencon: raportaĵoj temas pri objektivaj kaj verigeblaj faktoj, kaj viaj blogaĵoj temas pri viaj impresoj. Estas iom ironie, ke pri "aboco de ĵurnalismo" parolas persono, kiu ne praktikas eĉ baznivele la neŭtralan ĵurnalistan alvenon. Due, kiel tio ĉi rilatas? Tie ĉi ni ne diskutas tiun ĉi aferon. Mi entute nenion skribis en vikinovaĵoj, mi eĉ ne certas ĉu mi havas uzantpaĝon tie.
Kia estas la senco ataki min en vikipedio, kiu estas tute aparta projekto, por defendi viajn propagandaĵojn en vikinovaĵoj? En tiu ĉi komento vi nur vican fojon montras, ke vi ne scipovas komunikiĝi sen senĉese ĉikani kaj ataki homojn kiujn vi pro iuj kialoj (ĉu personaj ĉu politikaj) malŝatas. Goren (diskuto) 14:05, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Sindetena

Komentoj

Komento Komento: Ioma klarigo por la vikipediistoj, kiuj eble ne komprenas kio okazas. Unuafoje @Fenikals: denuncis min en aŭgusto 2023 al la estraro de la internacia ĵurnalisma retejo Tutmondaj Voĉoj, al kiu mi kontribuas foje, jam esperantiginte pli ol 50 artikolojn. La retejo havas klare esprimitan liberalan vidpunkton, tamen ĝia estraro rifuzis lian peton bloki min, argumentinte ke la kontribuantoj rajtas havi politikajn vidpunktojn kaj ne rajtas nur rompi la regulojn, kio miakaze ne okazis. Li kun bedaŭro sciigis min pri tio kaj ekde tiam nur foje ĝenadis min per nepetitaj ruslingvaj mesaĝoj (lia lingvonivelo malebligas normalan komunikadon en Esperanto) en Telegramo (evidente li trovis min en iu eo-grupo). Foje per tiuj mesaĝoj li provis lanĉi politikajn diskutojn, foje ili estis simple strangaj kiel hodiaŭ, kiam nia dialogo konsistis el tri frazoj: "Ĉu vi definitive transloĝiĝis al Kubo? — Ne. — Klare".
Hodiaŭ mi nuligis kelkajn liajn redaktojn, videble malneŭtralajn kaj ideologie motivitajn. Ekzemple en Moldavio (lando) parolante pri agado de la rusia armeo, ĉesiginta militon en Ĉednestrio en 1992, li aperigis: "ĉesigis la militon, laŭ interesoj de Rusio" (kursiva teksto aldonita). En Volodimir Zelenskij li forigis tutan sekcion menciintan kritikajn rimarkojn en Time kaj sekvintan reagon en ukraina politika medio. En Invado de Rusio en Ukrainion (2022) li forigis sekcion Rusofobio kun referencoj al artikoloj en Tutmondaj Voĉoj klariginte koncize: "tiu ne ekzistas". En Masakro de Hoĝali li forigis argumentojn de armena flanko, aldonis plurajn ligilojn al alilingvaj artikoloj subtenantaj azeran version kaj skribis ke armenoj "falŝe (sic!) raportis".
Post kiam mi nuligis tiujn ĉi redaktojn kaj senigis lin je statuso de patrolanto li petis mian maladministrantigon ĉe Vikipedio, blokon kaj forigon de ĉiuj miaj artikoloj ĉe Vikinovaĵoj kaj eble baldaŭ serĉos aliajn blokendajn lokojn.
Resume: Fenikals estas denuncanto sperta, sed ĝis nun malsukcesa. Mi tre scivolas ĉu li sukcesos ĉi-foje. RG72 (diskuto) 17:11, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Tamen, se oni legas la menciitajn artikolerojn, evidentas ke ĝuste vi aldonas neneŭtralajn kaj ideologie motivitajn asertojn sen subteni ilin per kredindaj fontoj, kaj ne Fenikals. Estas tute kongrue kun vikipediaj reguloj forigi tiajn ĉi partojn de artikoloj, kaj malfarante tiujn ĉi redaktojn vi efektive misuzis viajn administrantajn privilegiojn por pruvi politikan vidpunkton. Goren (diskuto) 17:39, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
laŭ kion mi legas en Specialaĵo:MobileDiff/1066879 kaj foje en meta:Steward_requests/Miscellaneous#Please_help_to_remedy_piracy_and_harassment kiun Fenikals private sendis al mi, li ja persone insultis homon pro insultado al rusuja ekstremdekstra politikisto, tio ne ĉesus per nura malpovigo: necesus kutimigo al diversopinieco per komunuma kontraŭstaro do per iom pli sistema (sed komoreneble ne malrespekta, alie estus kontraŭstaro) reago al ajna filaboro de li, mi pensas; pli ĝenerale endus superrigardi kion li faras pli plene, ĝis kiam li malrespektus voĉdonon aŭ cenzurus ion kunfontan, kaj tiam mi kaj plene pluaj homoj, kiun alvokos ni samkiel faris Fenikals ĝis nun voĉdonu por malpovigo; sed tio okazu nur tiam, dume se la kulpigoj veras tiam sufiĉas provoki lin ĝis tion Galex-713 (diskuto) 12:16, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Administrantajn rajtojn oni nepre ne uzu kiel armilo en oniaj personaj konfliktoj.
RG72 plej frue persone atakis min 2018-10-20.
Ĉu vi ne vidas diferencon inter krei kaj detrui?
RG72 kandidatigxis cxe vikivortaro 2023-Nov-12-12, je nur kvin horoj post persona atako kontaux mi kun minaco pri forbaro
Do kiam vi likvidos viajn fuŝojn? La artikolo edzo plu enhavas 16 "nekonatajn" lingvokodojn, vandalitajn de vi. Same en la aliaj artikoloj. Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn aŭ tion devos plenumi iu alia? Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?
La cxefa celo kun administrigxo de RG72 ne estas hepli disvolvigon de la vikio, sed neniigo de alia uzanto (mi), do fiuzo de rajtoj.
Poste RG72 aldonis kelkajn pliajn atakojn:
> Mi sugestas al vi koncentriĝi je laboro, ne malŝpari tempon kaj fortojn por sentutila babilado kaj plendado.
> vi ne kapablas stabiligi vian mensan staton kaj koncentriĝi je laboro. Domaĝe sed tio ne estas mia problemo, do plu ludu viajn ludojn solece
Analizo de protokoloj ĉe la vikivortaro rapide malkasxas ke la insula akuzo ecx ne veras. Mi intense kontribuis dum la pasintaj 14 tagoj. RG72 faris apenaŭ 10 kontribuojn dum du jaroj. Analizo de la forbara protokolo montras ke mi neniam forbaris la konton RG72 kiam mi estis administranto (kvankam mi ŝatintus fari tion).
"Mi forigis paranojajn fantaziaĵojn" estas persona atako kontraŭ alia uzanto
RG72 diligente kolektis voĉojn por sia kandidatiĝo ĉe vikivortaro ĉi tie ĉe la vikipedio, do kondutmaniero en la vikivortaro jes ja estas diskutebla kaj diskutinda en la vikipedio.
Taylor 49 (diskuto) 20:00, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kio estas la temo de la problemo? Forigo de administrantaj rajtoj. Se la rajtoj de la administranto estas forigotaj, tiam devus esti pro tio, ke li iel misuzas la rajtojn mem kaj ne pro politika opinio. --LiMr (diskuto) 13:42, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Li misuzis siajn rajton tie (abuzis uzanton Taylor 49). Propagando ne estas la sola kialo.--Fenikals (diskuto) 16:29, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
La problemo tute ne estas la politikaj opinioj de RG72 - ili ne interesu nin - sed ja liaj agoj. Miasperte, li fuŝis artikolon per reviziismaj kontribuaĵoj, kion oni ne akceptus de simpla kontribuanto, des pli de administranto. Sed pli grave estas, ke tiaj agoj endanĝerigas la tutan fidindecon de la enciklopedio. Se iam la vikipedianaro rezignas pri luktado kontraŭ reviziismo, tiam mi estos ege pesimismema pri ĝia estonteco. Baba79 (diskuto) 18:19, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne havas pruvon de fiuzo de administraj rajtoj ĉi tie ĉe esperanta vikipedio. Tamen agado ĉe la vikivortaro (vidu supre) estas provo fiuzi administrajn rajtojn. Kaj ripetaj personaj atakoj estas kontraŭ la regularo de la projekto (foundation:Policy:Universal_Code_of_Conduct/eo#3.1_–_Molestado, foundation:Policy:Terms_of_Use/eo#4._Refraining_from_Certain_Activities). @LiMr: Fonto de la problemo estas amasa piratkopiado far alia uzanto (Pablo) inter jaror 2010 kaj 2020, kiun mi klopodis kontraŭbatali, kaj tiel fariĝis celdisko de malamo de RG72 (eble kune kun aliaj personaj detaloj de mi kiuj ne kongruas kun la rusa ŝtata ideologio). Taylor 49 (diskuto) 19:03, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por mi estas tutegala rezulto de tiu ĉi baloto, ja mi neniam zorgis pri postenoj ie ajn, des pli en volontula projekto al kiu mi kontribuas dum pli ol jardeko. Mi nur tre scivolas evoluon de tiu ĉi afero kaj ĝis nun ĉio konfirmas ke Esperantujo tute ne diferencas de ne-Esperantujo, cetere kiel mi supozis antaŭe. Kelkaj rimarkoj pri la prezentitaj argumentoj:
  1. Fonton de la aserto devas aldoni ĝia aŭtoro, ne administranto. Aserto ke Utkin estis nazio ĉar li havis kromnomon Wagner kaj tiun germanan komponiston ŝatis ankaŭ Hitlero, estas ekster ĉia racia konsiderado. Mi trovis similajn asertojn en okcidenta gazetaro, sed neniam mi vidis tie fontojn, kiuj pruvus tiajn asertojn. Se vi trovos ilin, vi rajtos aldoni, ĝis tiam la aserto devas esti nuligita — enciklopedioj funkcias tiel.
  2. La morton de la homo en Rusio konstatas registaraj institucioj, ne gazetaro. En menciita tago ĝi jam estis oficiale konstatita, eĉ se CNN ne raportis pri tio.
  3. La artikolo en Time estis tre pesimisma kaj la vortoj "neniu el apuduloj de Zelenskij kredas je la veenko" klare spegulas tion. Eĉ pli bone tion konfirmas panika reago de ukrainaj aŭtoritatoj al ĝi kaj preskaŭ samtempe aperinta artikolo de ukraina armeestro Zaluĵnij, agnoskinta ke ukraina ofensivo komplete fiaskis, ĉar ukrainaj trupoj agis laŭ plano adaptita al NATO-normoj kaj devis avanci po 30-40 km tage, sed post 3 monatoj avancis nur je 17 km — post io Zelenskij publike kontestis ĉion kaj anoncis eventualan nuligon de prezidenta baloto en 2024.
  4. En artikoloj pri LPD kaj DPR mi forigis la asertojn kiuj estis ekstreme malneŭtralaj kaj mi pridiskutis tion kun la aŭtoro de la redaktoj.
  5. En kalendaro mi dum monatoj penas elsarki teruraĵojn, ĉiutage aldonatajn de la menciita aŭtoro, kiu certe estus delonge forbarita en iu ajn alia vikio pro lavango de propagando. Neniu vikio tolerus ke en ĉiu artikolo apud mencio de grandaj eventoj aperus "sur tomboj en Varsovio aperis polaj flagoj", "prezidanto Zelenskij emocie rakontis", jam sen paroli pri obseda trudado de konspirteorioj (mi forigis plurajn asertojn pri "murdo" de homoj, kiuj en ĉiuj aliaj vikioj sinmortigis ks), naciismo kaj antisemitismo (interalie mi forigis aserton pri kunlaboro de nazioj kaj komunistoj klarigita per tio ke Markso estis judo). Tio ne estas "pola vidpunkto", tio estas vidpunkto de polaj ekstremdekstruloj kaj ĝi estas ne menciata kiel opinio, sed prezentata kiel fakto. Mi opiniis ke ni kreas enciklopedion, ne propagandilon, sed evidente ne ĉiuj opinias tiel.
Mi neniam havis "personan militon" kontraŭ iu ajn en vikioj, ĉar mi tute ne interesiĝas pri ies ajn personoj ĉi tie. Mi atentigis Taylor en Vikivortaro ke li fuŝis miajn artikolojn per arbitraj alinomoj kaj forviŝo de enhavo, sed li anstataŭ klarigi siajn agojn elverŝis histeriajn fantaziojn pri Putin, politikaj murdoj ktp. Same li kondutis rilate aliajn membrojn, forpelinte jam ĉiujn kaj transforminte Vikivortaron en sia propra ludejo, duondetruita pro senhalta amasa ŝanĝado de la samaj artikoloj kaj ŝablonoj per ria roboto, kaj amasa forigado de artikoloj. Kiam oni petis antaŭ jaroj maladministrigi rin ĉe Vikimedio, li postulis ke tiukaze oni likvidu Vikivortaron komplete. Se tia obseda detruado, politike motivitaj histerioj kaj vandalismo estas normo, mi modeste nuligos miajn provojn kontraŭstari ilin — Esperantujo ĝuu la vikion kiun ĝi meritas. Pri Fenikals mi skribis en komentoj, klariginte kiel kaj kial li lanĉis tiun ĉi kampanjon. Se post tio vi ne komprenas kio okazas, mi denove modeste silentiĝas.

Mi aldonu ke mi certe ne rezignos je redaktado de artikoloj pri Orienta Eŭropo, ĉar nun ili troviĝas en sufiĉe plorinda stato pro malabundeco, malĝusteco kaj ĉiam pli ofte pro partieco de la informoj. Se pri Rusio, Ukrainio, Belorusio ktp rakontos aŭtoroj kiel Sliwinski, ni havos ne enciklopedion, sed karikaturon. Eble la nuna esperantistaro meritas tion, sed ni devas labori por estonteco kaj venontaj generacioj, espereble pli saĝaj kaj malpli manipuleblaj per etaj, sed agresemaj malplimultoj ĝis nun sukcese altrudantaj sian volon al la obeema plimulto. RG72 (diskuto) 02:33, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Malaktiveco de la iniciatintoj en Vikipedio tute ne estas mirinda, ja tiu ĉi afero neniel rilatas al Vikipedio kaj eĉ al Esperanto ĝenerale. Temas pri reĝisorita politika kampanjo, kies originon mi priskribis en komentoj malsupre. Fenikals klopodis forigi min el ne-esperanta projekto, ĉar li malkonsentas pri miaj politikaj vidpunktoj. Post malsukcesi en ne-Esperantujo li ektrudis siajn partiecajn redaktojn al Vikipedio kaj post alfronti mian reziston li lanĉis tiun ĉi kampanjon, alvokinte similajn ulojn. Venis Taylor, kiu jam forpelis ĉiujn kontribuantojn el Vikivortaro kaj post kiam ili petis maladministrantigi lin, li postulis kompletan forigon de Vikivortaro. Tiu ĉi Herostrato plurfoje reagis per politike motivitaj histerioj al miaj kritikoj kaj atentigoj, do nun li profitas forigi la lastan homon kiu penis savi Vikivortaron transformitan je lia persona ludejo. Venis Goren, obsedita ksenofobo, kiu agrese atakas en interreto ĉiujn malsamopiniulojn — ekzemple mi meritis karakterizon "li estas rusaĉo" [6]. Ktp ktp. Jam en 1951 Eric Hoffer priskribis tian tipon de homoj en sia klasika verko "La vera kredanto" [7]. Tiaj agresemaj grupetoj ofte sukcesas trudi sian volon al malagresema plimulto kaj nun ni vidas kiel tio okazas ankaŭ en Esperantujo. Tre interesa kaj instrua epizodo, mi observas ĝin kun granda esplorista scivolo. RG72 (diskuto) 03:53, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: por ion ripari en vikinovaĵoj necesas verki vikinovaĵфот artikolojn (novaĵojn kaj raportaĵojn). Nun en la projekto malmultas aŭtoroj. Mi tre bedaŭras, tamen esperantistoj ne ŝatas verki nek novaĵojn nek raportaĵojn en esperanto. Tamen esenco de la projekto estas en abundaj informoj de diversaj personoj pri diversaj temoj. Sed necesas memori, ke en la projekto estas propraj reguloj, kiaj estas similaj sed ne kongruaj al la vikipediaj.
Ve, la inicianto de ĉi diskuto mem ne verkas novaĵojn, sed provas instruj la aliajn verki nur laŭ lia gusto. VladimirPF (diskuto) 08:49, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Stranga afero: mi ne trovis en menciitaj de vi artikoloj prezentojn de redakto-milito. Mi vidas, ke RG72 korektas erarojn, sed ne trovis forviŝojn de informoj, apogitajn sur fontoj. Laŭ mi minimume 4 artikolojn necesas forigi pro manko de la fontoj. Sed mi ne vidas ekzemplojn de uzo de administrantaj rajtoj por puŝi sian vidpunkton. Kaj pri konflikto inter Taylor 49 kaj RG72: la same, mi ne vidas prezentojn de uzo de administrantajn rajtojn por puŝi sian vidpunkton. VladimirPF (diskuto) 09:16, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonon, @VladimirPF:, sed mi kredas ke vi ne bone atentigis la erojn kiujn mi enmetis. Ĉi tie uzanto kiu diras ke «Luganska Popola Respubliko» estas marioneto (tio LMO estas legitima kaj pridiskutenda vidpunkto) estas minacata per forbaro. Ankaŭ por respondi al subaj komentoj, ĉi tiu ja estas, LMO, misuzo de rajtoj de administranto kaj cenzuro. «Lastan fojon mi korektas vian fuŝon, sekvan fojon vi estos barita pro vandalismo»: tio ne akcepteblas, kaj laŭ la formo kaj laŭ la substanco (principoj de neŭtreco kaj libereco; VP:5). Mi entute mal-ŝatas la uzon de la "resumo" de redakto por alparoli kaj minaci redaktantojn: por trovi konsenton, oni uzu la diskutojn, ne starigu redakto-militojn kun avizoj en la resumo kiujn eble la alia redaktanto eĉ ne legos. Refoje LMO, tio estas misuzo de la "resumo". RG72 ĉi tie, samkiel aliaj, malrespektis la 2-an principon: Kiam konflikto okazas pri neŭtraleco, diskutu la detalojn en la Diskuto, kaj diskutu la disputon racie en la Diskutejo; tamen en la koncerna diskuto mi neniun vidas interkonsenton pri ĉi tiu disputo: ŝajne, neniu inter-konsento formiĝis, kaj RG72 ek-agis laŭ sia volo, uzante la rajtojn de administrantoj por malebligi tiujn kiuj opiniis alimaniere. Tio ne akcepteblas. —Supernabla🪰 11:44, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonon pro mia komento, sed se vi atente rigardos historion de tiu ĉi artikolo, vi vidos ke la uzanto origine aldonis tute malneŭtralan kaj malveran aserton "neagnoskita marioneta kvazaŭŝtato, regata de Rusio" [8], kie "neagnoskita" estas malvero, "kvazaŭŝtato" kaj "regata de Rusio" estas opinioj, ne faktoj. Kiam mi forigis tiujn evidente kontraŭregulajn asertojn li simple nuligis mian redakton, kaj tio ripetiĝis kelkfoje kaŭzinte la averton pri forbaro pro vandalismo. Kiam mi klarigis sencon de liaj fuŝoj al li en Diskuto:Luganska Popola Respubliko kaj aldone klarigis diferencon inter "neagnoskitaj" kaj "parte agnoskitaj" ŝtatoj, li prezentis jenan argumenton: "La tiel nomataj Doneckaj kaj Luhanskaj Popolaj Respublikoj estas agnoskitaj kiel nur tri aŭtoritataj ŝtatoj gvidataj de diktatoroj; Kosovo kaj Tajvano estas agnoskitaj de neaŭtoritataj ŝtatoj kun sanaj demokratioj". Se tio estas redakto kaj redaktanto indaj je Vikipedio, mi modeste silentiĝas — en mia universo scienco kaj enciklopedioj aspektas alie. RG72 (diskuto) 12:10, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri korektoj Speciala:diff/7654383: mi vidas, ke uzanto RG72 faris kelkajn korektojn plej parte similaj al Luhanska Respubliko => Luganska Respubliko. La korektoj laŭ mi estas laŭ leĝaj: la (kvazaŭ)respubliko havas ŝtatan lingvon la rsan kaj nomo de la (kvazaŭ)respubliko estas ruslingva. Ukrainio ne havas laŭ sia konstitucio en siaj limoj la (kvazaŭ)respublikon kaj la ukraineca formo de ties titolo ne estas taŭga. Laŭ mi la artikolo estas ĝenerale vikiece malbona: mankas historio, bonaj fontoj ktp. Certe estus bune tute reverki la artikolon. VladimirPF (diskuto) 12:25, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Aparte al mi ne plaĉas, ke la diskutopaĝo de la artikolo estas malorda. Kaj ĝenerale... Ĉu plonĝu mi en la politikan marĉon... Do, mi provu ordigi la artikolon. VladimirPF (diskuto) 12:55, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi aldonu ke la aldonaĵo kvazaŭ ne necesas ĉi-foje, ĉar apenaŭ iu dubas ke DPR kaj LPR estis respublikoj, ne monarĥioj aŭ princlandoj. Se tiu aldonaĵo celas dubigi ilian legitimecon, necesas aldoni ĝin al ĉiu mencio de ĉiu ento kun simila statuso, do ĉiam skribi kvazaŭrespubliko Ĉinio, kvazaŭrespubliko Kosovo ktp. RG72 (diskuto) 08:37, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
> postulis ke tiukaze oni likvidu Vikivortaron komplete
Mi postulis kaj dauxre postulas ke oni forigu la pirataĵojn (kongrue al foundation:Policy:Terms_of_Use/en#4._Refraining_from_Certain_Activities), ne likvidu la vikivortaron. Via supra longa teksto denove konfirmas vian obsedan abomenon kontraux mi. Krom tio, mi dauxre ne estas maskla. Taylor 49 (diskuto) 20:35, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Via postulo likvidi Vikivortaron estas registrita kaj vi ne povas ĝin nei. Mi daŭre memorigas al vi ke Esperanto estas lingvo, ne via ludilo, do vi mem povas nomi vin iel ajn, sed vi ne rajtas postuli ke la aliaj obeu viajn kapricojn. Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li [9]. Lernu Esperanton. RG72 (diskuto) 08:31, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Rezulto