Donecka Popola Respubliko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
|de kiu = [[Ukrainio]]}} |
|de kiu = [[Ukrainio]]}} |
||
'''Donecka Popola Respubliko''' ({{lang-ru|Донецкая народная республика}}) estas [[Neagnoskita ŝtato|parte agnoskita]] ŝtato situanta en [[Donecka baseno|Donbaso]], kiu laŭ internacia juro estas orienta parto de [[Ukrainio]]. Ĝi estas agnoskita de [[Rusio]], [[Sirio]] kaj [[Nord-Koreio]]. Multaj |
'''Donecka Popola Respubliko''' ({{lang-ru|Донецкая народная республика}}) estas [[Neagnoskita ŝtato|parte agnoskita]] ŝtato situanta en [[Donecka baseno|Donbaso]], kiu laŭ internacia juro estas orienta parto de [[Ukrainio]]. Ĝi estas agnoskita de [[Rusio]], [[Sirio]] kaj [[Nord-Koreio]]. Multaj politologoj konsideras ĝin [[marioneta ŝtato]] de Rusio. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.<ref>Jones, Sam.[https://www.ft.com/content/db589e94-a602-11e4-9bd3-00144feab7de "Ukraine fighting points to Russia designs for puppet state".] // Financial Times ({{Angle}})</ref><ref>Socor, Vladimir (2016). "Conserved Conflict: Russia's Pattern in Ukraine's East". In Iancu, Niculae; Fortuna, Andrei; Barna, Cristian; Teodor, Mihaela (eds.). Countering Hybrid Threats: Lessons Learned from Ukraine. Washington, DC: IOS Press. pp. 187–192. <nowiki>ISBN 978-1614996507</nowiki>. ({{Angle}})</ref><ref>[https://www.gazetaprawna.pl/wiadomosci/swiat/artykuly/8362967,rosja-eskalacja-konfliktu-donbas.html Rosjanie od roku szykują Donbas do eskalacji] // www.gazetaprawna.pl ({{Pole}})</ref><ref>[https://www.bbc.com/ukrainian/features-61927791 Чотири місяці війни. Чого досяг Путін і чого досягла Україна] // [[BBC News]] ({{Ukraine}})</ref> |
||
[[Dosiero:Donetsk Oblast (orthographic projection).svg|eta|maldekstra|Situo]] |
[[Dosiero:Donetsk Oblast (orthographic projection).svg|eta|maldekstra|Situo]] |
Kiel registrite je 04:42, 16 jul. 2022
Donecko | |
Donecka Respubliko | |
Донецкая народная республика | |
Doneckaja Narodnaja Respublika | |
Detaloj | Detaloj |
pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio • provinco de Ukrainio • respubliko de Rusio | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Donecko |
Oficiala(j) lingvo(j) | rusa lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | rusa |
Plej ofta(j) religio(j) | ortodoksismo |
Areo | 8 539 km² |
Loĝantaro | 2 332 556 (1-a de januaro 2022) |
Loĝdenso | 237 loĝ./km² |
Loĝantoj | doneckanoj |
Horzono | +2 |
Politiko | |
Ŝtatestro | Denis Puŝilin |
Ĉefministro | Vitalij Ĥocenko |
Sendependiĝo disde Ukrainio | 12-a de majo 2014 |
Ekonomio | |
Valuto | Rusia rublo (RUB) |
Donecka Popola Respubliko (ruse Донецкая народная республика) estas parte agnoskita ŝtato situanta en Donbaso, kiu laŭ internacia juro estas orienta parto de Ukrainio. Ĝi estas agnoskita de Rusio, Sirio kaj Nord-Koreio. Multaj politologoj konsideras ĝin marioneta ŝtato de Rusio. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.[1][2][3][4]
Historio
La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Donecko. Semajnon poste aktivistoj de Donecka Popola Respubliko transprenis kontrolon de pluraj administrejoj en multaj urboj de la Donecka provinco: Mariupol, Horlivka, Makijivka, Slovjansko aŭ Kramatorsko.
La ŝtato aperis post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[5] Post la voĉdonado, la ĉefo de la Voĉdona Komitato de la respubliko, Roman Ljagin, deklaris ke 89,7 % da voĉdonintoj subtenas la establon de la nova respubliko.[6] La donecka voĉdona komitato aprobis la rezulton, menciante ke 74,87 % da personoj voĉdonis.[7] Ukrainio kaj okcidentaj nacioj ne agnoskas la rezultojn de la referendumo.[5]
La 16-an de majo 2014 sur postenon de la ĉefministro de la respubliko estis nomumita fare de Plejsupera Konsilio rusia civitano Aleksandr Borodaj.
La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de Federacia Respubliko Novorusio.
Batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko estas akuzataj pri pluraj militkrimoj dum batalado kontraŭ la ukraina armeo, same akuzata je militkrimoj.
La 17-an de julio 2014 autoritatoj de Donecka Popola Respubliko estis akuzitaj pri pafalterigo de la pasaĝera aviadilo de Malajzia Aerlinio. Konforme al la donitaĵoj de spionagentejoj de Ukrainio kaj Usono la pafalterigo okazis helpe de kontraŭaviada sistemo BUK, priservata de tiel nomataj „verdaj hometoj" (batalantoj en uniformoj sen rangosignoj), poste oni asertis, ke tio estas soldatoj de rusiaj taĉmentoj kaj ankaŭ anoj de la rusia Federacia Sekureca Servo.
En la respubliko ofte okazas homforkaptoj kaj eksterjuĝaj ekzekutoj. En aprilode kiu jaro? batalgrupoj forkondukis en Slovjansko mision de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kies membroj estis dum kelkaj semajnoj entenataj en la urbo. En Slovjansko oni ankaŭ kaptis kaj murdis plurajn civitanojn de Ukrainio. Sur la teritorio de la rekonkerita urbo oni trovis amasan tombon, kie oni sukcesis identigi korpojn de kvar paroĥanoj de loka ortodoksa preĝejo. Laŭ Sekureca Servo de Ukrainio de aŭgusto 2014, batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko detenis kelkcent ostaĝojn.
La 31-an de aŭgusto 2018 ĉefministro de la respubliko Aleksandr Zaĥarĉenko estis morte vundita pro eksplodo en kafejo en Donecko.
La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Donecka Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo.
Referencoj
- ↑ Jones, Sam."Ukraine fighting points to Russia designs for puppet state". // Financial Times (angle)
- ↑ Socor, Vladimir (2016). "Conserved Conflict: Russia's Pattern in Ukraine's East". In Iancu, Niculae; Fortuna, Andrei; Barna, Cristian; Teodor, Mihaela (eds.). Countering Hybrid Threats: Lessons Learned from Ukraine. Washington, DC: IOS Press. pp. 187–192. ISBN 978-1614996507. (angle)
- ↑ Rosjanie od roku szykują Donbas do eskalacji // www.gazetaprawna.pl (pole)
- ↑ Чотири місяці війни. Чого досяг Путін і чого досягла Україна // BBC News (ukraine)
- ↑ 5,0 5,1 Ukraine crisis: Will the Donetsk referendum matter? (angle). BBC. Alirita 2014-05-12.
- ↑ Nearly 90% of Voters Support Independent Donetsk People’s Republic (angle). RIA Novosti. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2014-05-12.
- ↑ Referendum results in Donetsk and Lugansk Regions show landslide support for self-rule (angle). Russia Today. Alirita 2014-05-12.
Vidu ankaŭ
- Luhanska Popola Respubliko
- Politika krizo en Krimeo (2014)
- Rusi-ukrainia konflikto
- Novorusio
- Donbaso
Eksteraj ligiloj
- się porwana misja OBWE. Oficerowie są gośćmi w piwnicy mera Słowiańska Homforkaptita misio de OSKE ektroviĝis. La oficiroj estas gastoj en la kelo de la urbestro - laŭ Gazeta Wyborcza