Spike Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spike Lee
Oskar-premiito
Persona informo
Spike Lee
Naskiĝo 20-an de marto 1957 (1957-03-20) (67-jaraĝa)
en Atlanta, Georgio,  Usono
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater New York University Tisch School of the Arts • Lernejo Morehouse • John Dewey High School vd
Familio
Patro Bill Lee vd
Gefratoj David Lee • Joie Lee • Cinqué Lee vd
Edz(in)o Tonya Lewis Lee vd
Parencoj Malcolm D. Lee • Cliff Lee vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • filmaktoro • televida aktoro • maskoto • televida produktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1978– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shelton Jackson "Spike" Lee (naskiĝis la 20-an de marto 1957) estas usona kinreĝisoro kaj aktoro. La laboro de Lee kontinue esploris temojn pri rasismo, ene de la komunumo de afrikusonanoj, la rolo de amaskomunikiloj en la nuntempa vivo, urbaj deliktaro kaj malriĉeco, kaj aliaj socipolitikaj aferoj. Li ricevis nombrajn premiojn kaj nomumojn pro sia laboro, kiel ekzemple Oskar-premio pro Plej Bona Adaptita Scenaro, premio Student Academy, du premioj Primetime Emmy, premio BAFTA, kaj du premioj Peabody. Li ricevis ankaŭ Honoran Premion BAFTA en 2002, Honoran César en 2003, la Honoran Oskaron en 2019, kaj Ceremonian Omaĝon el la Linkolna Kinsocieto krom la premion Dorothy and Lillian Gish.[1][2]

Lia produktora entrepreno 40 Acres and a Mule Filmworks, produktoris pli ol 35 filmoj ekde 1983. Li faris sian reĝisoran debuton per She's Gotta Have It (1986). Ekde tiam li estis verkinta kaj reĝisorinta filmojn kiel School Daze (1988), Do the Right Thing (1989), Mo' Better Blues (1990), Jungle Fever (1991), Malcolm X (1992), Crooklyn (1994), Clockers (1995), 25th Hour (2002), Inside Man (2006), Chi-Raq (2015), BlacKkKlansman (2018) kaj Da 5 Bloods (2020). Lee ankaŭ aktoris en dek unu el siaj filmoj. Liaj filmoj steluligis elrompajn kaj laŭditajn ludojn de aktoroj kiel Denzel Washington, Laurence Fishburne, Samuel L. Jackson, Giancarlo Esposito, Rosie Perez, Delroy Lindo kaj John David Washington.

La filmoj de Lee Do the Right Thing, Malcolm X, 4 Little Girls kaj She's Gotta Have It estis ĉiuj elektitaj de la Library of Congress por konservado en la kinregistro National Film Registry kiel "kulture, historie aŭ estetike grava" havaĵo.[3][4][5]

Reĝisoritaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1986 She's Gotta Have It Island Pictures
  • 1988 School Daze Columbia Pictures
  • 1989 Do the Right Thing Universal Pictures
  • 1990 Mo' Better Blues
  • 1991 Jungle Fever
  • 1992 Malcolm X Warner Bros.
  • 1994 Crooklyn Universal Pictures
  • 1995 Clockers
  • 1996 Girl 6 20th Century Fox
    • Get on the Bus Columbia Pictures
  • 1998 He Got Game Touchstone Pictures
  • 1999 Summer of Sam
  • 2000 Bamboozled New Line Cinema
  • 2002 25th Hour Touchstone Pictures
  • 2004 She Hate Me Sony Pictures Classics
  • 2006 Inside Man Universal Pictures
  • 2008 Miracle at St. Anna Touchstone Pictures
  • 2012 Red Hook Summer Variance Films
  • 2013 Oldboy FilmDistrict
  • 2014 Da Sweet Blood of Jesus Gravitas Ventures
  • 2015 Chi-Raq Roadside Attractions
  • 2018 Pass Over Amazon Studios
    • BlacKkKlansman Focus Features
  • 2020 Da 5 Bloods Netflix

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Spike Lee en la angla Vikipedio.