Srbská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Srbská
germane Wünschendorf
vilaĝo
Senjora domo
Oficiala nomo: Srbská
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Horní Řasnice
Historia regiono Bohemio
Parto de Fridlanta terlango
Montaro Fridlanta montetaro
Najbaras kun Miłoszów Pollando
Domoj 12 (2011)
Situo Srbská
 - koordinatoj 50° 59′ 26″ N 15° 14′ 01″ O / 50.99056 °N, 15.23361 °O / 50.99056; 15.23361 (mapo)
Katastro 5,62 km² (562 ha) Srbská
Loĝantaro 41 (2021)
Denseco 7,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1482
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 65
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Srbská
Portalo pri Ĉeĥio

Srbská (germane Wünschendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Řasnice, troviĝanta en distrikto Liberec. Estas ĉi tie registritaj 12 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 41 loĝantoj.

Srbská estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,62 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1482.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869760
1880727
1890638
1900629
1910635
1921623
JaroLoĝantoj
1930535
1950113
1961111
1970103
198033
199122
JaroLoĝantoj
200125
201130
202141

Atako kontraŭ ĉi tiea doganejo[redakti | redakti fonton]

Monumento rememoriganta la eventon

La monumento ĉe la doganejo rememorigas la 23-an de septembro 1938, kiam tri ĉi tieaj doganistoj fariĝis viktimoj de atako de naziaj diversantoj. En la municipo tiutempe vivis pli ol 600 germanoj kaj proksimume 20 ĉeĥoj kaj estis ĉie permesita malgranda limregiona kontakto eluzata de loĝantoj el ambaŭ flankoj de la limo dum vojo al laboro. La 23-an de septembro ĉirkaŭ la 23-a horo venis en la ĉeĥoslovakan doganejon du ĉeĥoslovakaj germanoj vojaĝantaj ĝis Germanio. Kiam la deĵoranta recipiento de financa gardistaro Václav Čep estis zorganta pri enskribado de tiuj ĉi alvenintoj en la doganejo, unu el ili pafis lin en la temporalon. Pluaj du kontrolistoj de la gardistaro Josef Vojta kaj Bohumil Hošek tuj aperis sub pafado de la divesantoj. La unue nomita pereis surloke, la alia post transporto en malsanulejon en Frýdlant. Ambaŭ atakintoj fuĝis poste en Germanion, de kie kontraŭ la ĉeĥoslovaka doganejo sidiĝis forta maŝinpafila pafado. Tiutempe defendis la doganejon sole du zorgistoj: Bohumil Novotný kaj Josef Uher. Tiuj forlasis siajn postenojn nur je la dua kaj tridek, kiam ambaŭ viroj (tiutempe jam vunditaj) ekkontaktiĝis kun loka trupo de GDŜ. Proksimume je la kvina horo al la loko de interpafado venis la alvokita soldataro.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]