Srinivasa Aiyangar Ramanujan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Srinivasa Ramanujan

Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN, [ŝrinivAsa Aijangar ramAnaĝan] naskiĝis la 22-a de decembro, 1887 en Arode, Tamil Nadu, Barato, mortis la 26-a de aprilo, 1920 en Kumbakoman, Tamil Nadu, Barato. Li estis unu de la plej grandaj matematikaj genioj.

Li estis de malriĉa bramana familio kaj estis edukata kun multa energio de lia patrino. En la lernejo, li estis bona sed ne eksterordinara. Kun 15 jaroj li montris nenormalan matematikan talenton. Hazarde li trovis libron Synopsis of Elementary Results in Pure Mathematics ("Resumo de elementaj rezultoj per pura matematiko"). Sed tiu libro estis preskaŭ sen klarigoj kaj Ramanujan lernis labori tiamaniere. Baldaŭ li sciis tutan libron kaj komencis fari proprajn formulojn. Li mem eltrovis solvojn de problemoj, kiujn grandaj matematikistoj jam trovis.

Laborante nur kun matematiko, li estis malbona en lernejo kaj, pro tio, li preskaŭ nesukcesis lernejon. Li ricevis stipendion en Pachaiyappa's College sed nesukcesis pri la angla lingvo. Tial li estis permesita aniĝi universitaton. Li publigis artikolojn en matematikaj fakĵurnaloj sed neniu ekkonis lin esti genio. Li skribis multajn leterojn al gravaj matematikistoj sed neniu komprenis liajn formulojn sen klarigoj.

Nur Godfrey Harold Hardy serioze legis lian leteron kaj ekkonis lin esti genio en la komenco de la jaro 1913. Hardy alportis Ramanujan en Kembriĝon, Anglio en Trinity College. Ĉar Ramanujan havis problemojn kun la angla kulturo kaj klimato, li ofte estis malsana kaj malkomforte. Ramanujan nur povis labori kun Hardy, tiu oferis ĉion pro la laboro kun Ramanujan. Tiamaniere ili havis grandajn sukcesojn, sed Ramanujan neniam povis adapti al la angla medio. Ramanujan malsaniĝis havanta tuberkulozon kaj mortis estanta nur 32 jaroj. Hardy deklaris la tempon kun Ramanujan la plej feliĉa de lia vivo. Ramanujan postlasis notlibrojn al mondo, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas plenaj de misteroj.