Stacidomo de Apolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disde la strato
La stacidomo disde nordo/la kajoj

La Stacidomo de Apolda (germane: Bahnhof Apolda) estas trairebla stacio ĉe la fervojlinio inter Halle (Saale) kaj Bebra (je 71,86 km) en la mezturingia distrikto-urbo Apolda, Germanujo. Ĝi inaŭguritis en la 1.4.1890 kaj enlistigatas en la kategorio 4 inter la rangaro de germanaj stacidomoj fare de Deutsche Bahn. La ejo estas arĥitekturstile novrenesancaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Situas la stacidomo rande de la kvartalo Heusdorf ĉe la nordorienta malkomenco de la strato Bahnhofstraße. Sude kaj okcidente limas ĝin strate Bahnhofstraße, norde Sulzaer Straße. Norde de ĝi estas la iama relar-ejo kaj eoste la antaŭkampoj fervojstaciaj. La distanco ĝis la urbocentro estas de ĉ. 1 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Staciejo de 1846[redakti | redakti fonton]

Ne tute klaras nek la konstrudato nek la inaŭgurtago de la unua stacidomo de Apolda. Temis pri duetaĝa konstruaĵo klasikisma kun tri atendejoj laŭ klaso, du restoracioj, unu biletgiĉeto, telegrafa kaj pakaĵburooj. Antaŭ la konstruo de la trakforka regejo estis tiuloke ĉambroj por signalteknikaĵoj. En la supra etaĝo estis loĝejo por la staciestro kaj aliaj salonoj por fervojistoj.

La ĉefa ejo de 1890[redakti | redakti fonton]

La malnova stacidomo detruitis nokte de la 24-a al la 25-a de septembro 1884 fajrege.[1]

Poste la Reĝa fervoja direkcio erfurta intencis starigi ĉe la urbenspektanta flanko barakon por gastigo de burooj kaj gastronomiaj ofertoj. Tiu framskeleta budaro venis al Roßlau. La provizoraĵo ekfunkciis en la 14.12.1884. Nur du jarojn poste prezentitis plano pri novkonstruota domo kion postulis multaj urbanoj kaj komercademaj metiistoj. En la 4.2.1889 ekis finfine la konstruiĝo de nova ejo ĝuste ĉe la grundo de la forbrulinta eksa stacidomo laŭ planoj de Schmandt. En la 12.8. la meza sekcio kiel kruda masonaĵo videblis kaj mallonge post ekfunckiis. Fine de 1893 la supre menciita barako el Roßlau aŭkcie venditis. Inauĝuro de la nova stacidomo eblis en la 1.4.1889. Ĝi komplete estas el sabloŝtono en stila miksaĵo de germana kaj itala novrenesancaj gustoj. Dekoracias ĝin etaj turoj kaj gabloj.

Interno; kiosko kaj pentraĵoj interesaj

La kajoj ricevis inter 1905 kaj 1908 supraĵfirmigon kaj tegmenton post klopodoj far la politikistoj de Apolda ĉe erfurtaj instancoj. En 1906 faritis krome subpasejo inter la du kajoj. Dum la Unua mondmilito partoj de la stacidomo ofertis porsoldatajn servojn; por garantii efikan provizadon nepris aldono de kelkaj kabanoj. Samtempe ankaŭ necesejo konstruitis - kiu jam en 1922/23 forigotis pro neeltenebla odoraĉo. Koncerne la pentradon de la interno klinkra interesas la uzo de framasonismaj simboloj kaj davida stelo. Malklaras ties signifon ĉi-rilate.

La nuna stacidomo[redakti | redakti fonton]

Akceptejo kaj kajaro[redakti | redakti fonton]

La akceptejo restaŭritis en 1988/89 kun purigo de la ekstera fasado kaj plibeligo de la internaj ĉambroj. Jam en 1953 la giĉetsalonego separitis en plurajn servosekciojn kaj enmetitis interaj vandoj. Hodiaŭ ene estas kiosko kun biletvendado; necesejo ne ekzistas tie. Partojn de la granda stacidomo uzitis ankaŭ por seminarioj. La tuj apud la persona stacidomo troviĝinta #rangier -stacidomo malkonstruitis.

La ĉedoma kajo havis longecon de 297 metroj kaj altecon de 34 centimetroj havante tegmenton. La kajo inter la trakoj 2 kaj 3 estas longa de 377 metroj kaj alta de 55 centimetroj. Inter 2012 kaj 2013 faritis modernigo; novfaritis ankaŭ la subpasejo kaj perlifta atingeco de la kajoj. Tiam ankaŭ ekofertitis subkajara rekta aliro de la ĉe la alia flanko de la taluso troviĝanta bushaltejo.

Antaŭplaco[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas rekta antaŭplaco sed nur senelirejo kondukanta disde Bahnhofstraße. Ties kompleta alifaro venis okaze de preparado de la en 2016/17 okazinta Landa hortikulturekspozicio. Piedirantoj povas atingi la stacidomo ekde 1934 tra bela ŝtuparo el kalkgruzo el Ehringsdorf.

Modernigoj pluaj; memorigloko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo en 2015

En 2014 aranĝitis parkejo sur la iama trakaro norda kaj moderna bushaltejo kun linioj kondukantaj en la relative foran urbocentron kaj en aliajn regionojn. Ekde 2021 admireblas ankaŭ bildoj porturismaj fare de subpasejtransirantoj.

Ekde la 18.8.2009 surlokas du stumbligaj ŝtonetoj antaŭ la ĉefa enirejo pri du sovetiaj punlaboristoj kiuj elportitis mortintaj el vagonoj transportantaj punlaboristojn al municifabrikoj de Apolda dum la Dua mondmilito.

Viadukto imponega[redakti | redakti fonton]

Apolda, viadukto

La 95 metrojn longa, 23 metrojn alta kaj ĉirkaŭ 8,80 metrojn larĝa viadukto ueste de la stacidomo konstruitis en 1845/46 el grejso financite per fervojaj akcienspezoj. Entreprenistoj de la urbo aĉetis akciojn en valoro de ĉirkaŭ duona miliono da taleroj. Pro la malsolida grundo ĝi kuŝas sur 1336 kolonoj el frakseno, kiuj estas ankritaj je 8,80 metroj enterene. La pilieroj de la du ĉefaj arkoj estas 2,97 metrojn larĝaj kaj servas statike kiel apogiloj. La larĝeco de la du rondaj ĉefarkaĵoj estas de 12,65 metroj.

La unua surveturo realigitis en la 3.6.1846 per ĉevalvagonaro. Finiĝis la laboroj en la 2.12.1846 kaj en la 19.12. de la sama jaro oni transdonis la fervojlinieron inter Weißenfels kaj Vajmaro al la publika uzo. Ekde 1977 la tuto estas monumentprotektita. Ĝin uzas ĉiutage ĉirkaŭ 300 trajnoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Apoldaer Heimat. Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung. Jg. 1989/1996 Hg. Apoldaer Kulturverein e. V.
  • Günter Fromm: Aus der Geschichte der Thüringischen Eisenbahn und des Bahnhofs Erfurt, ISBN 3-929000-86-5.
  • Eva Gollrad: Geschichte und Beschreibung der Stadt Apolda 1871–1990, Apolda o. J., ISBN 3-00-002012-8.
  • Kulturbund der DDR, Kreisorganisation Apolda: 700 Jahre Stadt Apolda – 1289 bis 1989.
  • Tourist Verlag Berlin: Eisenbahnatlas DDR, ISBN 3-350-00293-5.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen ekzemple kompatemaj vortoj el "Thüringer Tageblatt" de la 27.9.1884 pri la katastrofego: Unser Bahnhof bietet heute ein Bild der Verwüstung. Das Stationsgebäude ist total niedergebrannt, die Südseite desselben, die man gestern noch zu retten glaubte, ist ebenfalls vollkommen zerstört, sodaß nur noch die Umfassungsmauern stehen geblieben sind.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]