Trairebla stacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
traierebla stacio kun nord-sudaj relaj trakoj, pli malaltigitaj kompare al la ĉirkaŭaj stratoj, en Hamburgo

Trairebla stacio estas fervoja stacio, kiun trajnoj povas atingi de pli ol unu flanko. En la komencaj jardekoj de fervoja trafiko, oni en grandaj urboj precipe konstruis kapostaciojn, do staciojn per reloj alireblaj nur de unu flanko, tiel ke oni povis konstrui la stacion proksime al la urbocentro, sen devi malkontrui multajn domojn pro relaj vojoj - tamen kun la malavantaĝo, ke trajnoj devas ŝanĝi direkton.

Por akceli la rapidecon, kapostacio ofte estas transformata al trairebla stacio per tunelo. Tio estas, ekzemple, baldaŭ realigota en Lepsiko kaj planata en Frankfurto ĉe Majno kaj Stutgarto, kaj farita en Bruselo. En Berlino estis konstruita ligo per reloj sur ponto (Stadtbahn). Pro la konstruo de rapidtrajna trako tra Germanio la kapostacio en Kassel perdis superregionan signifon kaj por la rapidtrajnoj estis konstruita speciala stacidomo ekster la urbocentro (Kassel-Wilhelmshöhe).

stacio ĉe rela kruciĝo havas principe kvar partojn; tiu en Osnabruko havas la ĉefan enirejon en la sudokcidenta flanko, kiu plej proksimas al la urbocentro

Foje trairebla stacio ankaŭ estas konstruata en loko de rela disforkiĝo (relaro en formo de litero Y) aŭ en loko de rela kruciĝo (relaro en formo de litero X): ekzemple la ĉefstacidomo de la germania urbo Osnabruko konstruiĝis ĉe rela kruciĝo - rekte en la loko de pli supra nord-suda relaro (inter Hamburgo-Bremeno kaj Dortmund-Kolonjo kaj de pli malsupra okcident-orienta relaro (inter Amsterdamo kaj Hanovro-Berlino, tiel ke trajnoj povas per du tute malsamaj vojoj "trairi" la stacion.

Sume la modelo de trairebla stacio montriĝis pli bona ol tiu de kapostacio, pro la pli rapide kaj pli facila trajna trafiko, kaj ankaŭ ĉar pro la evito de nepraj direktoŝanĝoj necesas malpli da relaj trakoj kaj da trakforkoj, kaj la bezonata urbocentra teritorio estas malpli granda ol komence kalkulita.