Stacio Wien Hauptbahnhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kajoj de la stacio nokte

Wien Hauptbahnhof (Hauptbahnhof = ĉefstacio) estas trairebla fervoja stacio en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrujo.

Post ĝia parta malfermiĝo en decembro 2012, en ĝi haltas nur regionaj trajnoj. Post ĝia plena malfermiĝo en decembro 2014,[1] tie haltos ankaŭ malproksimcelaj kaj internaciaj trajnoj.[2]

Historio

Proksime al la nuna situo de la stacio Wien Hauptbahnhof, ĝis decembro 2009 troviĝis la stacio Wien Südbahnhof, kiu kombinis en unu konstruaĵo du kapstaciojn ortajn unu al la alia: unu por la Aŭstruja Suda Fervojo kaj unu por la Aŭstruja Orienta Fervojo.[3]

Foto prenita el la provizora belvedero Bahnorama dum la konstruado

En 2009 fermiĝis tiu stacio, krom la (tamen mallongigitaj) kajoj de la orient-fervoja parto, kaj la subtera S-Bahn-stacio.[3], kaj la stacio Wien Hauptbahnhof ekkonstruiĝis en 2010.[4] Ĝi estis parte malfermita la 9-an de decembro 2012,[1] anstataŭante la ĝis-tiaman provizoraĵon por la regiona trafiko de la Aŭstruja Orienta Fervojo (la menciitajn mallongigitajn kajojn).

Situo

Ĝi situas en la 10a distrikto, Favoriten, ĉe la Viena Zono, kaj estas konektita per unu metroa, tri tramaj, du urbaj kaj pluraj regionaj aŭtobusaj linioj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj