Stadiono São Januário

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadiono São Januário
Stadiono Vasco da Gama
futbala stadiono
Situo
Loko Rio-de-Ĵanejro
Geografia situo 22° 53′ 27″ S, 43° 13′ 42″ U (mapo)-22.890916666667-43.22825Koordinatoj: 22° 53′ 27″ S, 43° 13′ 42″ U (mapo)
Stadiono São Januário (Rio-de-Ĵanejrio)
Stadiono São Januário (Rio-de-Ĵanejrio)
DEC
Stadiono São Januário
Stadiono São Januário
Stadiono São Januário
Map
Stadiono São Januário
Datumoj
Konstruadita 6-a de junio 1926
Malfermita 21-a de aprilo 1927
Posedanto Vasco da Gama
Kapacito 15.150 homoj [1]
Luantoj
Vasco da Gama
vdr

Stadiono Vasco da Gama, pli konata kiel São Januário pro tio ke ĝi troviĝas ĉe strato São Januário, estas stadiono de futbalo de la teamo Club de Regatas Vasco da Gama. Ĝi estis inaŭgurita je la 21-a de aprilo, 1927, per matĉo inter Vasco kaj Santos, venkita de la vizitantoj.

Statuo de Romário

En 2007 estis inaŭgurita bronza statuo en São Januário de fama futbala ludisto Romário, kiu unue futbalis por la teamo Vasco.

Ne-sportaj okazaĵoj

En 1935 estis realigita en la stadiono la Unua Nacia Kongreso pri Edukado. Ĉeestis la Ministro Gustavo Capanema, la brazila prezidento, Getúlio Vargas kaj centoj da edukistoj kaj studentoj, kiuj diskutis pri nacia edukado.

Ankaŭ en São Januário okazis la ĥoraj kantadoj de la muzikmajstro kaj komponisto Heitor Villa-Lobos, kiu en 1940 kunigis 40.000 lernantoj de Braziljo en ĥoro.

En tiu sama jaro, la stadiono okazigis popolkunveno omaĝe al la 1-a de majo, kie brazila prezidento Getúlio Vargas anoncis la 'Plifirmigo de Laborismaj Leĝoj', la unuaj laborismaj leĝoj de Brazilo.[2] Getúlio dum la tutaj 1940-aj jaroj utiligis São Januário-n por siaj diskursoj.

La stadiono ankaŭ estis sidejo por la Defilo de la Sambaj Grupoj de Rio de Ĵanejro en la jaroj 1943 kaj 1945.

Notoj kaj referencoj