Stahlstraße

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stahlstraße (eo: Ŝtalstrato) estas seksvendokvartalo en la Okcidenta Kvartalo de la urbo Essen.

La bordelostrato ekzistas ĉi tie ekde proksimume 1900, tiam sub la nomo Heilig-Geist-Straße.[1] Ĝi validas kiel unu el la plej malnovaj bordelostratoj de Germanujo. Temas pri senelira strato kun vidobarilo. Ĝi troviĝas proksime al la urbocentro, proksimume 200 metrojn sudokcidente de la Universitato Duisburg-Essen. Laŭ revuo Der Spiegel de 1965 tiam ekzistis 17 domoj kun entute pli ol 200 prostituistinoj, inter ili ankaŭ tiuj el Italujo, Nederlando kaj Francujo.[2] En la Jahre 2013 oni nombris 17 domojn kun proksimume 100 ĝis 120 amvendistinoj.[1]

Influon havas la krimbando Bandidos, kiu oficiale estas motorciklanto-klubo. Laŭ indikoj de la komunikisto de la polico je Essen la Bandidos tenis en 2013 la monopolon inter la motorciklanto-kluboj. Februaron de 2012 kelkaj Bandidos estis vunditaj je ponardado en la Ŝtalstrato.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Hejmpaĝo de Stahlstraße. Arkivita el la originalo je 2014-11-26. Alirita 2014-04-18.
  2. Informoj el spiegel.de/spiegel/print/d-46272201.html
  3. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ. Arkivita el la originalo je 2014-01-03. Alirita 2014-04-18.
51.4614477.002046