Sto lat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maljunulino festas sian centan naskiĝtagrevenon.

Sto lat (trad. cent jaroj) estas tradicia pola kanto kiu estas kantita por esprimi bonajn dezirojn, bonan sanon kaj longan vivon al persono. Ĝi estas ankaŭ ofta maniero por deziri al iu feliĉan naskiĝtagon en la pola.

La aŭtoro kaj origino de la kanto estas nekonataj. Sto lat kantiĝas ambaŭ ĉe neformalaj renkontiĝoj (kiel naskiĝtagojnomaj tagoj) aŭ ĉe formalaj eventoj, kiel premiaj ceremonioj.[1]

Ĉe ŝtataj eventoj, ĝi estas foje elfarata de orkestro.[2] La frazo Sto lat!, sen la melodio, ankaŭ uziĝas por deziri al iu longvivon, bonan sorton, aŭ kiel tosto.

Similaj kantoj[redakti | redakti fonton]

La kanto servas kiel ekvivalento de «Bondezirojn al vi».

La kanto Niech im gwiazdka pomyślności estas ofte kantata post Sto lat, sed ne dum la infanaj festoj, ĉar la kanto referencas al alkohola konsumo.

Kantoteksto kaj melodio[redakti | redakti fonton]

Pola teksto[2] Traduko
Sto lat, sto lat, niech żyje żyje nam. Cent jarojn, cent jarojn, ri vivu por ni.
Sto lat, sto lat, niech żyje żyje nam. Cent jarojn, cent jarojn, ri vivu por ni.
Jeszcze raz, jeszcze raz, niech żyje, żyje nam. Refoje, refoje, ri vivu por ni.
Niech żyje nam! Ri vivu por ni!

\relative c'' {
\tempo 4 = 90
 \language "deutsch"
 \set Staff.midiInstrument = #"oboe" 
 \clef treble
\set Score.tempoHideNote = ##t
g e g e
g a8 g f e \tempo 4 = 45 f4\fermata\tempo 4 = 90
f d f d
f g8 f e d \tempo 4 = 45 e4\fermata\tempo 4 = 90
g8 g e4 g8 g e4
g c8 h a gis \tempo 4 = 45 a4\fermata\tempo 4 = 90
h2 h4 h 
c1\fermata
 \bar "|."
}
\addlyrics {
 Sto lat, sto lat, niech ży -- je ży -- je nam.
 Sto lat, sto lat, niech ży -- je ży -- je nam.
 Jesz -- cze raz, jesz -- cze raz, niech ży -- je, ży -- je nam.
 Niech ży -- je nam!
}

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sto Lat! (angle). Alirita 30-a de marto 2024.
  2. 2,0 2,1 Happy Birthday In Polish - Sto Lat Lyrics (angle).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]