Strategio kaj taktikoj en ŝako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ŝako ekzistas certaj taktikaj skemoj, manovroj kaj situacioj, kiuj ricevis specialajn nomojn, ekzemple:

Ataki kaj defendi pecojn[redakti | redakti fonton]

Oni atakas kontraŭulan pecon minacante ĝian kampon per propra peco; oni defendas (protektas) ĝin per profilakta atako de tiu sama kampo (sur kiu estas propra peco). Se la koncernataj pecoj estas proksimume samvaloraj, sufiĉas protekti kampon per same multe da pecoj, kiom atakas. Se atakas unu pli ol defendas, la atakanto havos finan avantaĝon. Se tamen la minacata peco estas multe pli valora ol la atakanto, defendado ne helpas, ĉar la atakanto preferos perdi la malpli valoran pecon por kapti la valoran. (la samaj taktikoj kaj rimarkoj validas ankaŭ por ĉina ŝako)

Speciale ne utilas tiel protekti la reĝon, ĉar ĝia kapto decidas la ludon.

Forko[redakti | redakti fonton]

Forko estas manovro de ŝakfiguro, kiu samtempe atakas du aliajn pecojn (ekzemple reĝon kaj damon), el kiuj nur unu povas fuĝi per la sekva movo. Ĉevaloj kaj peonoj estas bonaj por forke ataki.

Fikso[redakti | redakti fonton]

Peco estas fiksita (aŭ katenita), se per ĝia formovo alia, pli valora aŭ malpli bone defendata peco estus ekminacata. Fiksita peco do staras inter atakanta kaj alia propra peco. Por fiksi pecon necesas ataki per damo, turokuriero, ĉar la aliaj pecoj ne povas ataki je malsamaj distancoj.

Trapiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas atako al du figuroj, kiuj estas en la sama vico. Trapiko similas al fikso. En trapiko, la plej valora atakata figuro troviĝas antaŭ la malpli valora figuro. La kontraŭulo devas movi la pli valoran figuron por eviti, ke ĝi kaptiĝu, tiumaniere malŝirmante la malpli valoran pecon, kiu tiam povas esti kaptita. Damoj, turoj kaj kurieroj povas trapiki.

Malkovra atako[redakti | redakti fonton]

Malkovra atako okazas, se la atakon faras ne la ĵus movita peco, sed alia, kies vojon ĝis nun baris la movita peco. La situacio estas simila kiel ĉe fikso, sed la intera peco estas de la atakanto, ne de la atakato.

Intermovo[redakti | redakti fonton]

Intermovo aŭ intera movo estas movo, kiu ne reagas al ĵusa minaco, sed prokrastas ĝin per propra minaco eĉ pli forta. Ekzemple eblas kontraŭi minacon al la propra damo per minaco al la kontraŭa reĝo; la kontraŭulo devas protekti la reĝon kaj (espereble) ne povas preni la damon.

Ofero[redakti | redakti fonton]

Ofero estas situacio, en kiu unu ludanto akceptas perdon de peco(j) sen "materia" kompenso, por tiel ekhavi pli avantaĝan formacion. Ekzemple detruo de la "peona kastelo" (vidu la artikolon "aroko") antaŭ la malamika reĝo povas valori certan materian perdon. Ankaŭ forlogo de kontraŭula peco al malbona pozicio povas pravigi oferon.

Forigi la defendanton[redakti | redakti fonton]

Se atakata peco estas protektata per alia, defendanta peco, estas tre utile, se eblas fordevigi tiun defendanton (ekz. per alia minaco rekte al ĝi). Tiam la unua peco subite estas senprotekta kaj eblas kapti ĝin sen risko.

Superŝarĝo[redakti | redakti fonton]

Superŝarĝado estas taktiko, per kiu oni donas al defenda figuro kroman taskon, kiun ĝi ne kapablas plenumi sen rezigni sian originan deĵoron.

Ataki la reĝon[redakti | redakti fonton]

Atako al la reĝo estas bona rimedo regi la ludon, ĉar la kontraŭulo ne povas eĉ momente malagnoski tiun atakon. Kapto de la reĝo decidas la ludon, do necesas iel protekti la reĝon kaj pro tio eble neglekti alian danĝeron. Al atako kontraŭ la reĝo do ne eblas reagi per "intermovo" (kp. supre).

Movdevigo[redakti | redakti fonton]

En ŝako ludanto ne rajtas rezigni je sia movo, eĉ se ĉiu laŭregule ebla movo portas malavantaĝon.

Galerio[redakti | redakti fonton]