Stristrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stristrigo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: A. clamator
Asio clamator
(Smith, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Pseudoscops clamator

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stristrigo, Pseudoscops clamator, estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. La strigoj apartenantaj al la genro Asio estas konataj kiel orelstrigoj, ĉar ili havas plumtufojn aspektantaj kvazaŭ mamulaj oreloj. Tiuj "oreloj" povas esti aŭ ne esti videblaj, tiukaze estas longaj, tre nigraj kaj sufiĉe videblaj.

Tiu ĉi specio havas brunecblankan vizaĝan diskon (blanka krom brunecaj antaŭkrono kaj makuloj sub la okuloj) tre klare borditan de nigro. La beko estas nigra kaj preskaŭ kovrita de blankecaj plumoj, kaj havas malhelajn cinamokolorajn okulojn. Ĝi havas pli mallongajn, rondoformajn flugilojn ol plej parto de siaj proksimaj parencoj. La supraj partoj estas cinamaj kun fajna nigra vermostriado kaj dikaj strioj, de kie devenas la specifa popola nomo. La subaj partoj estas palbrunaj kun malhelaj strioj. La latina specifa nomo clamator aludas al ĝia laŭta voĉo.

Ĝi uzas varion de habitatoj, inkludante riverajn arbarojn, marĉojn, savanojn, herbejan malfermajn areojn, kaj tropikajn pluvarbarojn. Ĝi povas troviĝi el marnivelo ĝis 1600 metroj kaj iom supre.

Ĝi loĝas en Sudameriko, kaj partoj de Centrameriko.

La taksonomian lokigon ankoraŭ oni ne solvis. Diversaj fakuloj lokigas ĝin ĉu en Asio, ĉu en Pseudoscops kun la Jamajka strigo, aŭ pli rare en la unutipa genro Rhinoptynx.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]