La Sunda Regno estis hindua regno situanta en okcidenta Javo, nuna Indonezio, el 669 al ĉirkaŭ 1579, kovrante la areon de la nunaj Banten, Ĝakarto, Okcidenta Javo, kaj la okcidentan parton de Centra Javo. Laŭ unuarangaj historiaj registroj, nome la manuskripto Bujangga Manik, la orienta bordo de la Sunda Regno estis la rivero Pamali (Ci Pamali, nuntempe rivero Brebes) kaj la rivero Seraju (Ci Sarayu) en Centra Javo. Plej rakontoj pri la Sunda Regno devenas el unuarangaj historiaj registroj el la 16a jarcento.
Sumber-sumber asli sejarah Jakarta, Jilid I: Dokumen-dokumen sejarah Jakarta sampai dengan akhir abad ke-16
Kebudayaan Sunda Zaman Pajajaran, Jilid 2, Edi S. Ekajati, Pustaka Jaya, 2005
The Sunda Kingdom of West Java From Tarumanagara to Pakuan Pajajaran with the Royal Center of Bogor, Herwig Zahorka, Yayasan Cipta Loka Caraka, Jakarta, 2007-05-20