„ ...Des malpli kompreneble estas, ke ĉiam denove ekestas Esperantistoj, kiuj konfuzas la lingvon per siaj propraaŭtoritate enkondukitaj ŝanĝoj, per siaj supozitaj plibonigoj. Ofte ankaŭ, ili nur konfuzas la Esperantistaron per siaj ŝanĝoproponoj. La listo de tiaj provoj estas mirige longa. Ĝi iras de la ĉiam renoviĝintaj provoj forigi la ĉapelitajn literojn ĝis la Litomiŝladialekto de Karolo Piĉo. Al ili apartenas la enkondukado de novaj prepozicioj, pronomoj, konjunkcioj, eĉ de la nedifina artikolo, de la genitivo kaj de novaj sintezaj konjugaciaj formoj. Estas, kvazaŭ Esperanto ne estas ĉies zorgeme flegenda okulglobo, sed ĉies misuzebla ĉiesulino.
Preskaŭ ĉiam la maĵorio de la Esperantistoj firme rezistis al ĉiuj ĉi provoj. Tamen tri el tiaj novaĵoj estas enirintaj en la ĝeneralan lingvouzon. Ili estas
la sennaciiga tendenco de Eŭgeno Adamo - li konatiĝis sub la pseŭdonimoLanti - anstataŭigi la Zamenhofan sufikson "-ujo" por landnomoj per la nenion diranta sufikso "-io" kaj
la Koloĉajaadjektivigo de virinaj nomoj, kiu malatentas la Zamenhofan sufikson "-ino". ”