Suraua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suraua
Blazono de Suraua
Suraua
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46°42′0″N 9°11′0″O  /  46.7°N, 9.18333°O / 46.7; 9.18333 (Suraua)Koordinatoj: 46°42′0″N 9°11′0″O  /  46.7°N, 9.18333°O / 46.7; 9.18333 (Suraua)
Nombro de enloĝantoj 252
Areo 24,20 km²
Alteco 932 m super marnivelo
Poŝtkodo 7110 Peiden
7114 Uors
7113Camuns
7115 Surcasti
7116 Tersnaus
Komunumkodo 3599
Mapo de Suraua

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Suraua estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 252 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Suraua siutas en la centro de la valo Lumnezia ĉe la kunfluo de la riveroj Glogn kaj Valza Rejno. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Peiden, Uors, Camuns, Surcasti kaj Tersnaus.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Suraua limas en nordo al Cumbel, en oriento al Duvin, en sudoriento al Safien, en sudo al Sankt Martin, en sudokcidento al Vignogn, en okcidento al Degen, kaj en nordokcidento al Vella.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona vojo de Ilanz al Valzo. Ĝi estas konektia al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio ce Surcasti kaj Uors al Vella.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Suraua estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Camuns, Surcasti, Tersnaus kaj Uors-Peiden. Uors-Peiden estis kreita siavice en la jaro 1963 per kunigo de Uors kaj Peiden.

La unua dokumenta mencio de Camuns datiĝas el la jaro 1543 kiel Gamundtz[1], de Surcasti el la jaro 1290 kiel Surdengias[2], de Tersnaus el la jaro 1362 kiel Terzenaus [3], de Uors el la jaro 831 kiel villa Vorce[4], kaj de Peiden el la jaro 1345 kiel Pedens[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Adolf Collenberg: Camuns en Historia Leksikono de Svislando (2009-02-11)
  2. Fonto: Adolf Collenberg: Surcasti en Historia Leksikono de Svislando (2002-10-29)
  3. Fonto: Adolf Collenberg: Tersnaus en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-08)
  4. Fonto: Adolf Collenberg: Uors en Historia Leksikono de Svislando (2006-03-27)
  5. Fonto: Adolf Collenberg: Peiden en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-27)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]