Vella GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vella
Blazono de Vella
Vella
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 43′ 12″ N 9° 10′ 12″ O / 46.72000 °N, 9.17000 °O / 46.72000; 9.17000 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 12″ N 9° 10′ 12″ O / 46.72000 °N, 9.17000 °O / 46.72000; 9.17000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 434
Areo 7,42 km²
Alteco 1244 m super marnivelo
Poŝtkodo 7144
Komunumkodo 3605
Mapo de Vella

Vella (germanlingva kaj ĝis 1987 oficiala nomo estas Villa) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 434 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vella situas en la valo Lumnezia okcidente de la rivero Glogn sur alteco de 1244 m s.m. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vella kaj la setlejo Pleif, kie situas la vala preĝejo Sankta Vincenco, kiu estas la plej malnova preĝejo de la valo Lumnezia.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vella limas en nordo al Mundaun, en nordoriento al Morissen, en oriento al Cumbel, en sudoriento al Suraua, en sudokcidento al Degen, kaj en nordokcidento al Obersaxen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vella situas ĉe la vojo de Glion/Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Estas ankaŭ poŝtaŭtolinioj al Morissen, Uors kaj Degen. De Vella seĝotelfero kondukas al Triel kaj Hitzeggen sur alteco de 2112 m s.m. Per tiu soĝotelfero dum vintro Vella estas konektia al la skiregiono Obersaxen-Piz Mundaun.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de la komunumo estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 84% de la loĝantaro indikis kiel ĉeflingvo la romanĉan, 14% la germanan kaj 1% la serbo-kroatan lingvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vella datiĝas el la jaro 840 kiel ad sanctum Vincentium [...] in valle Leguntia. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]