Breil/Brigels
| Breil/Brigels | |
|---|---|
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Surselva |
| Komunumaro | Cadi/Disentis |
| Koordinatoj | 46°46′1″N 9°3′36″O / 46.76694°N, 9.06°OKoordinatoj: 46°46′1″N 9°3′36″O / 46.76694°N, 9.06°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1277 |
| Areo | 50,64 km² |
| Alteco | 1280 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7165 |
| Komunumkodo | 3981 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Breil/Brigels (la duobla nomo estas dulingva, nome Breil en la romanĉa kaj Brigels en la germana) estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1277 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio [redakti]
Breil/Brigels situas ĉe la bordo de la Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Glarusaj Alpoj. La komunumo konsistas el la frakcioj Breil/Brigels, Danis-Tavanasa, Dardin-Capeder, kaj la vilaĝetoj Vali kaj Cathomen.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Breil/Brigels limas en nordo al la iama komunumo Linthal, kiu hodiaŭ estas parto de la komunumo Glaruso Sudo (GL), en oriento al Waltensburg/Vuorz, en sudo al Obersaxen, en sudokcidento kaj en nordokcidento al Trun, kaj en okcidento al Schlans.
Trafiko [redakti]
Tra la vala pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis/Mustér al la Oberalppasejo. La vilaĝo Breil/Brigels atingeblas per voje, kiu flankeniras norden de tiu vojo. Paralele al la kantona ĉefvojo kondukas linio de Retia Fervojo kun stacidomo en Danis-Tavanasa.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Breil/Brigels datiĝas el la jaro 765 kiel in Bregelo. En la jaro 765 la koira episkopo Tello per sia testamento donacis Breil/Brigels al la Monaĥejo Disentis. [1]
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Breil/Brigels
- Breil/Brigels en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Breil/Brigels – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj [redakti]
|
||||||