Surduk
Surduk, serbe Сурдук, hungare Szurdok [surdok] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Stara Pazova.
Bazaj informoj
- Areo: 35 km²
- Koordinatoj: 45°04′19″N 20°19'05″E
- Supermara alteco: 109 m
- Loĝantaro: 1589 en 2002
- Poŝtkodo: 22307
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: ST
Geografio
Surduk situas laŭ dekstra bordo de Danubo, laŭ traira flankovojo. Beogrado troviĝas 40, Novi Sad 50 km.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon la loko havis laŭvice hungaran, turkan kaj aŭstrian-hungaran kontrolojn, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 2002 loĝis en Surduk 1463 serboj (92 %), 61 ciganoj, 10 slovakoj, 7 kroatoj kaj aliaj.
Vidindaĵoj
- ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao de 1816
- elvidejo (iama lumturo)
Vidu ankaŭ
Fontoj
- Hungara Vikipedio
- Mapo pri Surduk