Surjapet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surjapet
City in India
Administrado
Poŝtkodo 508213
Demografio
Loĝantaro 106 805  (2011) [+]
Loĝdenso 4 450 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 9′ N, 79° 37′ O (mapo)17.1579.6167Koordinatoj: 17° 9′ N, 79° 37′ O (mapo) [+]
Alto 571 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Surjapet (Telangano)
Surjapet (Telangano)
DEC
Surjapet
Surjapet
Situo de Surjapet
Surjapet (Barato)
Surjapet (Barato)
DEC
Surjapet
Surjapet
Situo de Surjapet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Suryapet [+]
vdr

Surjapet (telugue సూర్యాపేట) aŭ Surjapeta Pri tiu ĉi sono aŭdu, estas urbego, municipo en meza-orienta Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Enirejo de Telangana".

Panoramo en Surjapet

Geografio[redakti | redakti fonton]

Surjapet situas sur montetaro en averaĝa alteco de 178 metrojn de la marnivelo. Naligonda kaj Miryalaguda troviĝas po 38, Khammam 55, Varangal 91, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 125, Mumbajo 748, Kolkato 1095, tutlanda ĉefurbo Delhio 1301 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Surjapet havis populacion de 106 805 [2]. Fine de la 2000-aj jaroj Surjapet atingis la internacian kvalifikon urbego (Pli granda, ol cent mil). La legopovo estas 84,88 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo 74,04 %.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia loknomo de Surjapet estis Bhanupuri. Dum la jarcentoj pluraj dinastioj regis en la urbo. Surjapet akiris triagradan municipan statuson en 1952, duagradan en 1984, unuagradan en 1998. Suryapet estis premiita la "Plej pura urbo" en Suda Hindio fare de la ministerio en 2017.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava kaj oficiala lingvo en Surjapet estas la telugua, sed la instruaj lingvoj estas ankaŭ la urdua kaj la angla.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Surjapet vivas hinduoj (90%), muslimoj 8% kaj kristanoj 2%.

Municipa oficejo en Surjapet

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Surjapet universitato mankas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Surjapet jare pluvas averaĝe po 821 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-januaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 21-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Surjapet ne havas fervojan ligon, sed 6 vojoj atingas la urbegon. Ĉe la proksima rivero ponto helpas la trafikon. Ene 3 aŭtobusaj stacidomoj funkcias. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj